Rastenberg: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 3 jaroj
La unua mencio de la urbo estis jam en la jaro 1070-a. Tiutempe ankaŭ konstruitis la burgo Raspenburg (1070-1078) fare de la [[Ludovikidoj]]. Malkongruas la indikoj pri la burgokonstruintoj. Verŝajnas ke estis la filoj de [[Ludoviko la Barba]] - [[Ludoviko la Saltulo]] aŭ ties frato [[Heinrich Raspe]]. La burgo estis proksima ĉe la [[Reĝa Vojo]] fifamanta ĉirkaŭ 1313 kiel centro de kavaliroj rabistaj. Pro tio ĝi malkonstruitis en 1321 far [[Frederiko 1-a (Meißen)]] kun asisto de komercistoj el [[Mühlhausen (Turingio)|Mühlhausen]] kaj [[Erfurto]]. Dum florantaj jaroj de la burgo ekzistis eĉ monakinejo, kiu malekestiĝis pro [[Reformacio]]. La dinastio pereinta de la burguloj de Rastenberg historie postsekveblas ekde 1252.
 
La burgruino kun bienoj kaj agroj akiritis fare de la grafoj de [[Orlamünde]] kiel [[Dinastio Wettin|wettina]] feŭdaĵo kaj parte restaŭritis. En 1378 la vilaĝo iĝis urbo. En la 28.10.1464 la urbaj rajtoj konfirmitis fare de Ernst kaj Albrecht, la filoj de la saksia princo-elektisto [[Frederiko la 2-a (Saksio)Milda]]. Dum la landaj dividoj de 1485 (Lepsika divido)kaj 1572 (Ernestida divido) Rastenberg transdonitis al la Ernestida respektive al la [[vajmaro|vajmara]] linio. Dum la 17-a jarcento Rastenberg apartenis al la Voktejo [[Kleinbrembach|Brembach]], kiu parte restis post la divido de 1662 ĉe la [[Saksio-Vajmaro|Duklando Saksio-Vajmaro]] kaj enkorpigitis en 1735 al la Distrikto [[Hardisleben]]; ĉiuj lokoj de la administradejo Hardisleben apartenis ekde 1817 al la Administradejo [[Buttstädt]] - kio en 1850 iĝis parto de la Distrikto [[Apolda]] ene de la Grandduklando [[Saksio-Vajmaro-Eisenach]].
 
Ĉe la fino de la [[Tridekjara milito]] estis 545 enloĝantoj en Rasteberg. Du jam en 1646 trovitaj kuracfontoj igis la urbestron Hickethier aranĝi kuraclokzonojn - sed jam en 1648 la fontoj mineralaj ĉesis, verŝajne pro konstruadlaboroj ĝenantaj. Tamen boritis novaj fontoj kaj ĝis 1822 jes ja ekzistis modesta kuraclokeco. Inter 1907 akj 1927 [[kalio]] ekspluatis en la vilaĝoj Billroda, Lossa kaj Bernsdorf.
 
Dum la [[Dua mondmilito]] ĉ. 280 militkaptistoj el [[Franclando]] kaj homoj el Pollando, Sovetunio, Serbio kaj Belgio devis fari punlaboradon en la Kavalirbieno [[Rothenberga]], en la maltejo kaj ĉe aliaj urbaj metiejoj, sur la urba bieno kaj en la ŝtataj forstejoj de Hardisleben.
 
==Loĝantaro==
Jen la evolui de la enloĝantaro ekde la 31.12.1994:
Sennoma uzanto