Natura Parko Lagunas de Ruidera: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Natura Parko Lagunas de Ruidera''' aŭ '''Lagetoj de Ruidera'''<ref> «Parque Natural Lagunas de Ruidera». http://www.lagunasderuidera.es/. Konsultita la 18an de Oktobro 2016.</ref>​ estas natura loko protektita kaj unu el la grandaj kaj gravaj [[malsekejo]]j situa en la regiono aŭ aŭtonoma komunumo [[Kastilio-Manĉo]], [[Hispanio]].
 
==Fizika priskribo==
Formas tiun Naturan Parkon serio de 16 "remansos" aŭ riveraj lagetoj, ege belaj, laŭlonge de la valo de la rivero Pinilla aŭ Guadiana Viejo (Malnova [[Gvadiano]]), laŭ la maldekstra bordo, kaj laŭ la dekstra bordo laŭlonge de la rojo Alarconcillo [alarkonZIjo]; separataj kaj konektataj inter si pere de barieroj el [[travertino]]. La diferenco de alto inter ili faras ke la akvo fluas tra rojoj, akvofaloj kaj kaskadetoj, el unu al alia lageto. Kvankam temas pri homa vorko, ankaŭ la akvorezervejo de Peñarroya estas ene de la Parko, pro ties kontribuado al la administrado de la akvaj resursoj. Tiuj riveraj lagetoj, el la vidpunkto hidrologi-struktura, estas klasitaj ene de la malsekejoj de elfluado.<ref>[https://es.calameo.com/read/001272316ccf1989ea221 Reconocimiento de Humedales hidrológico-estructurales]</ref>
 
==Teritoria geografio==
La natura parko troviĝas inter la municipoj [[Argamasilla de Alba]], [[Ruidera]], [[Alhambra]] (sen lagetoj) kaj [[Ossa de Montiel]]. El la lagetoj aŭ "lagunas", 5´5 el 16 apartenas al Ruidera kaj al [[Villahermosa]] en la [[provinco Ciudad Real]]; kaj 10´5 al Ossa de Montiel en la [[provinco Albacete]]. Tio okazas ĉar la Laguna Colgada (la plej granda kaj profunda el ĉiuj) estas dividita inter la provincaj teritorioj, kun ties duono en la provinca teritorio de Ciudad Real kaj la alia duono en teritorio de Albacete (proksimume, ambaŭ partoj je 50%). La lagetoj de la provinco Ciudad Real estas la jenaj: Laguna Blanca, (Villahermosa) kaj la lagetoj de la mez-malsupra baseno (Ruidera). La lagetoj de la provinco Albacete estas tiuj de la supra-meza baseno (Ossa de Montiel).