Spasmo: Malsamoj inter versioj

86 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
e
Akaŭ pro manko de kalcio, kalio kaj magnezio
e (ThomasPusch movis paĝon Kramfo al Spasmo: Vidu la diskutpaĝan noton.)
e (Akaŭ pro manko de kalcio, kalio kaj magnezio)
 
'''Spasmo''' estas forta, nevola, dolora kaj nedaŭra muskola streĉiĝo, kiu povas trafi aŭ unu [[muskolo]]n (respektive parton de ĝi) aŭ plurajn muskolojn. Spasmoj kutime estas kaŭzataj per signifaj ŝanĝiĝoj de [[elektrolito]]j en la muskolaj [[ĉelo]]j aŭ la [[sango]], kaj ofte estas simptomoj de pli ĝenerala [[malsano]].
 
Aparta subkategorio de spasmoj nomatas '''kramfo''', dolora kuntiriĝo de muskoloj daŭranta kelkajn sekundojn aŭ minutojn, kies plej komuna kaŭzo estas intensaj fizikaj ekzercoj, ekzemple dum [[sporto]], kiuj postulas grandan muskolan streĉiĝon. Perforta aŭ subita movo kaj nekutima pozicio de membro povas okazigi kramfojn. Dumnoktaj kramfoj de la [[piedo]]j aŭ [[kruro]]j, kiuj subite komenciĝas, estas tre komunaj. Menciindas la kramfoj atribueblaj al la varmo, kiuj trafas la membrojn kaj la abdomenan parieton de homoj laborantaj en varmega medio, multe ŝvitas kaj trinkas abundan [[akvo]]n. lli ŝuldiĝas al la perdo de [[natrio]], kaj oni povas ilin preventi aŭ mildigi trinkante akvon iom salitan. Pro la sama kaŭzo povas prezentiĝi ankaŭ kramfoj, kiam la korpo perdas multan akvon pro [[malsano]] ([[lakso]], [[vomado]] ktp.). Kramfoj povas ankaŭ okaziĝi pro manko de [[kalcio]], [[kalio]] kaj [[magnezio]].
 
{{medicinaj temoj}}
8 173

redaktoj