Poniatowa: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
e wikidata interwiki
laŭ pollingva vikipedio
Linio 45:
}}
'''Poniatowa''' estas urbo en [[Lublinio]] en [[Pollando]]. Ĝi apartenas al [[komunumo Poniatowa]] en [[distrikto Opolski (Lubelski)]].
 
==Historio==
En Poniatowa en 1941 sur tereno la produktejo pri [[radiotekniko]] kaj teletekniko [[germanoj]] establis tendaron por internigitaj sovetaj [[militkaptito]]j, tra kiu ĝis aŭtuno 1942 pasis ĉ. 22 000 soldatoj. En tiu ĉi periodo pro [[malsatego]] en ĝi pereis ĉ. 18 000 da ili. La tendaro estis likvidita en 1942, kaj anstataŭ ĝi kreiĝis trudlaborejo – [[tekstilindustrio]] de Walther C. Tőbbens – por [[judoj]] alveturigataj komence de [[Opole Lubelskie]]. Aprile kaj maje 1943 al la tendaro alvenis transportoj de likvidata [[varsovia geto]]. Duone de 1943 nombro de setligitaj judoj atingis de 14 000 ĝis 18 000 personojn. La 4-an de novembro 1943 dum unutaga [[masakro]] okazis likvido de la tendaro. Nokte inter la 3-a de novembro kaj la 4-a de novembro 1943, en likvida kampanjo de judoj en [[Lublinio]] sub [[kodnomo]] ''Erntefest'' (rikoltfesto), oni pafmortigis aŭ vivbruligis ĉ. 15 mil judojn. Sume pereis de 17,5 ĝis 19,5 mil judoj.
 
En 1944 Poniatowa estis liberigita de la soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]].
 
Postmilite, sur la tereno de likvidita [[koncentrejo]] kaj de la [[genocido|amasa murdo]] oni starigis [[monumento]]n.
 
La 18-an de julio 1962 Poniatowa ricevis [[urborajto]]n laŭ dispono de Konsilio de Ministroj. Samtempe oni malfermis kontraŭ[[Tuberkulozo|tuberkulozan]] [[Sanatorio]]n.
 
==Internacia kunlaboro==
Urboj kaj partneraj [[komunumo]]j:
* [[Steglitz-Zehlendorf]], Germanio, de 1989
* [[Groß-Siegharts]], Aŭstrio, de 2001
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Israel Shahak]]
 
{{Ĝermo-Pollando}}