Egiptuso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Egiptuso kaj Danao estis ĝemeloj, inter ili dividis ilia patro la regnon tiel, ke Egiptuso regis en Egiptio kaj Danao en Libio. Tuj post morto de sia patro la fratoj ekkverelis pri la heredaĵo. Egiptuso havis kvindek filojn kaj tiujn li volis kiel gesto de repaciĝo edziĝi al kvindek filinoj de Danao. Sed nek la filinoj, nek ilia patro deziris subiĝi al lia volo. Egiptuso deklaris al la frato militon.
 
Danao konstruigis sxiponŝipon kaj kun ĉiuj filinoj sekrete forveturis en [[Grekujo]]n. En [[Argo]] ili estis kompleze akceptitaj kaj estis al ili prezentita rifuĝejo. Ĉe bordoj de la Grekio baldaŭ ankrigis ankaŭ ŝipo de Egiptuso. Tiu venkis reĝan armeon kaj kun siaj filoj devigis Danaon, ke li edziniĝu siajn filinojn al ili. Danao ŝajne ne estis kontraŭ, sed tuj al siaj filinoj ordonis, ke ili siajn edzojn dum la nupta nokto murdu. La filinoj sian patron obeis, precize dirite kvardek naŭ da ili estis obeemaj. Tiu lasta, la plej juna el ili, [[Hipermnestro]] sian fianĉon ekamis kaj la patron ne obeis. La savinto estis la plej juna filo de Egiptuso [[Linkeo]]. Tiu pli poste fariĝis sekvanto sur la reĝa trono en [[Argo]]. Liaj posteuloj tenis longe sian potencon en Argo kaj multaj famiĝis kiel notindaj prezentantoj de heroaj grekoj.
 
Legendo rakontas, ke ĉiujn kapojn de Egiptaj filoj estis ĵetitaj en riveron [[Lerno (rivero)|Lerno]], kiu de tiam havas ĝuste tiom da fontoj.