Pajno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kategorio
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
Dum unu el siaj multaj amoraj aventuroj la duonkaprulo ekvidis la belan [[nimfo]]n [[Sirinksa]] filinon de la rivero [[Ladono#Ladono, la oceanido|Ladono]] kaj tuj lia koro bolis de amdeziro. Obstine li persekutis ŝin, kaj la nimfo kiu ne interesiĝis pri [[amafero]]j, ĉar ŝi estis ĉasistino kaj sekvantino de la diino [[Artemisa]], forfuĝis plena de teruro. Kiam Pajno preskaŭ kaptis la nimfon, ŝi petis helpon de sia patro kiu tuj transformis ŝin en kanarbedon. La dio tute malĝoja, pro la amora malsukceso, perceptis ke la delikataj kanoj elsendis agrablan kaj harmonian sonon, tiam li fortranĉis kelkajn ŝalmojn (unuj diras sep ŝalmoj) de malsamaj longoj, kunigis ilin per abelvakso kaj faris blovmuzikilon kiun li nomis [[sirinkso]], ankaŭ konatan kiel [[pajnoŝalmo]].
 
 
== La morto de Pajno ==
 
Plutarko, greka historiisto sub la regado de [[Tiberio]], rakontas tre interesan okazaĵon pri la morto de Pajno. Egipta ŝipo sub stirado de Tamo iris sur la trankvila akvo de la [[Egea maro]] kiam la ŝipanoj subite aŭdis strangan kaj misteran voĉon ŝajne venantan de la ondoj aŭ aero, kiu diris: ''La granda Pajno mortis!'' kaj instruis al la vojaĝantoj ripeti laŭtvoĉe tiun diraĵon kiam ili alvenos ĉe determinita loko. Alveninte tien la ŝipanoj samtempe kaj laŭtvoĉe ripetis: ''La granda Pajno mortis!''. Apenaŭ ili finis krii kiam aŭdiĝis strangaj ĝemoj de suferoj ŝajne venintaj el la vento, kvazaŭ la tuta marloĝantaro estis samtempe ĝemanta. Tiu ĉi okazaĵo tuj fariĝis notico en [[Romo]] kaj konsternis la popolon, kiu demandis pri la siginifo de la mistero. Oni kredis tiam, ke la epoko de Pajno finiĝis, ke la [[paganismo]] alvenis al sia fino.
 
==Vidu ankaŭ==
* ''[[The Piper at the Gates of Dawn]]''
 
<br clear=all>