Pedro González de Mendoza: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:El Cardenal Mendoza, por Juan Rodríguez de Segovia.jpg|thumb]]
'''Pedro González de Mendoza''' (n. en [[Gvadalaĥaro]], la [[3-an de majo]] [[1428]] - m. samloke, la [[11-an de januaro]] [[1495]]), ekleziulo, politikisto, militisto kaj kastilia mecenato. Mendoza apartenis al la alta nobelaro el la grava [[familio Mendoza]], kvina filo de [[Íñigo López de Mendoza]], unua markizo de Santillana, kaj de sia edzino [[Katarina de Figueroa]]; liaj gepatroj destinis lin por la eklezia vivo ekde la lulilo. Mendoza estas unu el la plej brilaj figuroj de la aristokrataro de la dua duono de la 15-a jarcento, transire de mezepoko al la moderna epoko.
* Eklezie: Li atingis altan pozicion en la [[Romkatolika Eklezio]] danke al sia nobela deveno sed ankaŭ pro universitata formado kaj elstaris kiel administranto kaj prizorganto de la kreliĝo de la pastraro. Aliflanke, lia vivo ne estis ekzemplodona, laŭ la tiuepoka vivstilo: akaparis postenojn, rezidis ĉe la Kortego, ne ĉeestante liajn diocezojn kaj sukcesis leĝiĝi siajn naturajn filojn.
* Politike li atingis grandan influon kun [[Henriko la 4-a (Kastilio)|Henriko la 4-a de Kastilio]] kaj kun la papo [[Siksto la 4-a]], kaj dum epoko de la [[Katolikaj Gereĝoj]] oni diris ke li estis "la tria reĝo de Hispanio". Li prosperis inter enlandaj militoj kaj ŝanĝoj danke al liaj grandaj meritoj kiel konsilisto de Kastilio, diplomata agento kaj militista episkopo; kaj pro lia kapablo adaptiĝi, resti kun la venkanto kaj praktiki la [[nepotismo]]n.