Victor Hugo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e eta korekto
Linio 20:
 
[[Dosiero:Maison natale Victor Hugo 0002.jpg|eta|maldekstre|Naskodomo de Victor Hugo en Besançon.]]
Victor Hugo estis la lasta de tri infanoj. Lia patro [[Joseph Léopold Sigisbert Hugo]] estis [[generalo]] en la armeo de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]]; lia patrino Sophie Trébuchet estis el burĝa familio de [[Nantes]]. Lia infanaĝo pasis ĉefe en Parizo (elvokita en poemo "Aux Feuilantines"), sed restadoj en [[Napolo]] kaj en Hispanujo, pro la oficira profesio de lia patro, influis lin. Tiel en 1811 li loĝis kune kun sia frato Eugène en religia instituto en Madrido, la Kolegio de la Nobeloj. Ekde 1813 li loĝis kun sia patrino, kiu disiĝis de sia edzo, en Parizo. En septembro 1815 li kaj lia frato ekloĝas en la pensiono Cordier. Ĉirkaŭ tiu tempo Hugo, laŭ lia posta edzino Adèle, komencis poemi. Li aŭtodidakte-prove lernis pri rimo kaj ritmo<ref>{{citaĵo de libro | titolo=Victor Hugo raconté par un témoin de sa vie | aŭtoro=Adèle Hugo | eldoninto=Librairie Internationale A. Lacroix, Verboeckhoven et Cie | loko=Parizo | jaro=1863 | volumo=1 | paĝoj=p. 233 }}</ref>. Li laŭtlegis siajn verkojn al sia frato kaj sia patrino, kiu kuraĝigis lin. Juna instruisto en pensiono Cordier helpas korektante liajn verkojn.
 
Victor Hugo jam tiam havis eksterordinaran ambicion. 14-jara, en julio 1816 li notis sur ĵurnalo: "Mi volas esti [[François René de Chateaubriand|Chateaubriand]] aŭ nenio."<ref>Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 339.</ref> Chateaubriand tiam estis 48-jara kaj adorata aŭtoro de romantikismo.