Latina lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 167:
 
[[Makaronia poezio]] nomiĝas la poemaj produktoj miksitaj el latina kaj vulgaraj lingvoj (ekz. la itala, franca, germana). Karaktero grava de la tuto estis, ke ankaŭ la nelatinaj vortoj submetitas al la latina gramatiko.
 
==En la aktualo==
La instruado kaj uzado de la latina lingvo, neniam kiel unua aŭ gepatra lingvo, pluis en la okcidenta kultursistemo (instruado, universitato, religio ktp.) ĝis la aktualo, ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Usono kaj aliaj mondopartoj. Ĝi ĝuis la prestiĝon de la antikva kulturo kaj partikulare de tiu de la [[Romia Imperio]], kiel lulilo de la aŭropa civilizacio. Krom la rezisto en la moderna eduksistemo (el mezlernejo al la universitato ĉefe por filologiaj karieroj), la latino estas ankoraŭ disvastigata kiel alternativa lingvo, ekzemple por parolrondoj, gazetoj, [[latinlingva Vikipedio|propra Vikipedio]] ktp. La [[Papa Akademio de Latina Lingvo]] listigas celojn, metodojn kaj detalajn normojn pri agado de la [[institucio]]; ĝi interalie atentigas neprecon utiligi nuntempajn rimedojn de [[amaskomunikilo]]j por propagi la latinan lingvon; sub kontrolo de la Akademio estas kreata ''Parvum verborum novatorum léxicum'' ("Eta [[leksikono]] de novaj [[vorto]]j"); en ĝi estas konfirmataj [[neologismo]]j, kiujn oni povas uzi en oficiala lingvo de [[Vatikano]] kaj [[Katolika eklezio]]. Tiu Akademio eldonas trarigardon de siaj laboraĵoj en periodaĵo "Latinitas".
 
Sur tiu bazo la latino estis proponita ankaŭ kiel bazo por kelkaj [[planlingvo]]j, kiel ''Latino sine flexiono'' kaj aliaj.
 
== Bildogalerio ==