Marbella: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La konstruo de apuda [[jaĥthaveno]] ''Puerto Banús'' allogis riĉulojn.
 
Ĝi iĝis feriejo de [[jet-riĉularo]] kun popularaj aristokratoj kiel [[Jaime Dede Mora Yy Aragón]], [[Alfonso Zuzu Hohenlohe]], [[Gunilla Vonvon Bismarck]] kaj [[Ira Vonvon Fürstenberg]].
 
Aliaj riĉuloj elektis ĝin por loĝadejo dum la tuta jaro. Eĉ britaj trajnŝtelistoj ĝuis tie iliajn gajnojn for de la justica atingo.
Linio 13:
La kortego de [[Saudarabio]] elektis ĝin por la ferioj, reĝo [[Fahd de Arabio]] vizitis plurfoje, eĉ tiam senfama [[Usama bin Laden]]. La dankomono kaj riĉeco de la araboj iĝis legendaj.
 
En la [[1990-aj jaroj]], madrida konstruentreprenisto [[Jesús GIL|Jesús GIL y GILGil]], fama pro prezidi futbalteamon ''[[Atlético de Madrid]]'', kandidatis en liamezura partio ''[[Grupo Independiente Liberal]]'' (GIL), kaj sukcesegis esti urbestrigita. Li, laŭ promeso, malaperigis stratajn deliktojn per polico. Tamen, post jaroj, Marbella iĝis rifuĝejo kaj [[monlavo|monlavejo]] de [[rusa mafio]].
 
Iom post iom, la neordinara maniero regi de Gil alarmis ceteran Hispanion. Skandaloj pri konstrupermesoj, reklamado en lia futbalteamo, malobjektiveco en la urba ĵurnalo, kaj malrespekto al la opozicio novaĵigis. Ankaŭ lia netradicia partio GIL etendiĝis en aliaj urboj de ''Costa del Sol'' kaj eĉ trans la [[Ĝibraltara Markolo]] al [[Ceŭto]] kaj [[Melilio]]. Tamen, la loĝantoj de Marbella reelektis Gil kiel urbestro.
 
En la [[2000-aaj jaroj]], la futbalteamo estis sekvestrita de justico kaj Gil estis senrajtigita je publikaj postenoj. En [[2003]], GIL-ano [[Julián Muñoz]] estis elektita urbestro. Li baldaŭ ekaperis en [[klaĉmediato]]j, ĉar li foranstataŭis sian edzinon per fama kantisto [[Isabel Pantoja]]. En julio 2003, Jesús Gil ordonis, ke lia partio elpostenigu Muñoz. En aŭgusto 2003, kun subteno de ribelaj elektitoj de [[PSOE]] kaj ''[[Partido Andalucista]]'', la kandidato favorata de Gil anstataŭis Muñoz. Enketo ekis pri koruptaĵoj de Gil y Muñoz.
 
== Eksteraj ligiloj ==