Tutanĥamono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kompletigo laŭ pola vikipedio
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 3:
[[Dosiero:Tutmask.jpg|thumb]]
 
'''Tutanĥamono''' (naskiĝis ĉ. [[-1347|1347 a.K.]], mortis ĉ. [[-1339|1339 a.K.]]) - [[faraono]] de la [[dekoka egipta dinastio]], filo de la hereza faraono [[Aĥnatono]]. Lia regado koncentriĝis pri reĵeto de [[monoteismo|monoteisma]] [[kulto]] de dio [[Atono]], kiun enkondukis Aĥnatono, favore al tradicia egipta [[politeismo]].
 
==Gepatroj kaj la familio==
Danke al [[genetiko|genetikaj]] esploroj faritaj en Nacia Muzeo en [[Kairo]] en la jaroj 2007–2009, oni sukcesis fiksi [[parenceco]]n inter membroj de la reĝa familio. La esploroj konfirmis, ke lia patro estis Aĥnatono – iliaj mumioj havas ankaŭ la saman [[sangogrupo]]n. Esploroj de [[DNA]] pruvis, ke lia patrino estis filino de Aĥnatono, do iliaj gepatroj estis gefratoj. Pli frue oni indikis interalie blokon de [[Ĥnum]], transportitan de Amarna, kiu titolas Tutanĥamonon ''filo de la reĝo, el lia korpo''.
 
Lia edzino estis pli aĝa fratino, la tria filino de Aĥnatono kaj [[Nefertiti]]. Du filinoj el tiu ĉi nupto naskiĝis mortaj kaj estis entombigitaj kune kun sia patro en lia tombo.
 
==Vivo==
Tutanĥamono transprenis regopovon ĉ. 1333 a. K., post morto de la reĝino [[Nefertito]]. Komence nomiĝis Tutanĥaton kiel adoranto de [[Atono]] (la Suno), sed poste li refariĝis adoranto de [[Amono]], ŝanĝis sian nomon kaj revenigis la pastrojn de Amono al iliaj temploj kaj oficoj, transprenante la [[Egipta Mitologio|tradician religion]]. En la tria regojaro transprenis ĉefurbon al [[Memfiso (Egiptio)|Memfiso]], laŭ propra elekto. Li fariĝis reĝo kiel 9-jarulo kaj mortis kiel 18- aŭ 19-jarulo. Entobigita en la [[nekropolo de Tebo]]. La vera reganto estis kortegano [[Aje]], kiu post morto de la juna faraono fariĝis reĝo, tial ekzistas suspekto, ke li perforte forigis Tutanĥamanon, kiam proksimiĝis ties plenkreskeco kaj li povus transpreni la potencon. Alia suspektito, krom la [[veziro]], estas posta faraono [[Horemheb]].
 
Tutanĥamono famiĝis je la jaro [[1922]], kiam angla arkeologo [[Howard Carter]] trovis lian tombon je la [[4a de novembro]], nedifektitan kaj plenan de fabelaj riĉaĵoj, kiuj nur povas doni imagon, kiaj trezoroj estis en elrabitaj kriptoj de multe pli gravaj faraonoj.