Katolika Eklezio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 156:
La [[20-a jarcento]] vidis la ascendon de diversaj movadoj kontraŭaj al la eklezia superrego, kiuj foje atingis registaran povon. En 1926 la Leĝo [[Plutarco Elías Calles|Calles]] apartigis eklezion kaj ŝtaton en Meksiko, kio kondukis al la [[Kristisma Milito]]<ref name="Chadwick264">Chadwick, Owen, pp. 264–265</ref> en kiu pli ol 3 000 pastroj estis ekzilitaj aŭ murditaj<ref name="Scheina">Scheina, p. 33.</ref> kaj diversaj preĝejoj profanitaj<ref name="Chadwick264"/>. En Sovetunio post la [[rusa revolucio de 1917]], okazis persekutado kontraŭ ĉiuj eklezioj, inklude tiuj kun katolika obeo ĝis la [[1930-aj jaroj]]<ref>Riasanovsky 617</ref>. Aldone al la ekzekuto kaj ekzilado de klerikoj, monaĥoj kaj laikoj, la konfisko de religiaj iloj kaj fino de preĝejoj estis ofta<ref name="Riasanovsky 634">Riasanovsky 634</ref>. Dum la [[Hispana Civitana Milito]] (1936-39), la katolika hierarkio subtenis la naciistan ribelanton [[Francisco Franco]] kontraŭ la registaro de la [[Popola Fronto]]<ref>Payne, p. 13</ref>, kaj ĝi konsideris la militon kiel ''krucmilito''. En la respublikista fronto, tuj post la ekigo de la milito, okazis diversaj persekutoj kontraŭ la eklezio, ĉefe per brulado de preĝejoj kaj persekuto de pastroj<ref>Alonso, pp. 395–396</ref>. Pio la 11-a nomis tiujn tri landojn "terura triangulo"<ref>Blood of Spain, Ronald Fraser p. 415, kolektiva letero de la episkopoj de Hispanio al la episkopoj de la mondo. ISBN 0-7126-6014-3</ref> kaj la malsukceso protesti en [[Eŭropo]] kaj Usono kiel [[Komploto de Silento]]. La Eklezio ricevis gravajn privilegiojn post la venko de Franco.
 
La Eklezio subskribis kun la [[hitler]]an reĝimo [[imperia konkordato|konkordaton]] en [[1933]] kiu garantiis al la eklezio en nazia Germanio ian protekton kaj rajtojn<ref name="Rhodes182">Rhodes, p. 182-183</ref>. En [[1937]], [[Pio la 11-a]] eldonis en 1937 la enciklikon ''[[Mit brennender Sorge]]''<ref name="Rhodes197">Rhodes, p. 197</ref> kiu publike kondamnis la persekutadon fare de la naziistoj de la eklezio kaj ilia ideologio pri rasa supereco<ref name="Rhodes204">Rhodes, p. 204-205</ref>. Post kiam la [[Dua Mondmilito]] komenciĝis en [[septembro]] [[1939]], la eklezio kondamnis la invadon al [[Pollando]] kaj postaj naziaj invadoj en 1940<ref name="Cook983">Cook, p. 983</ref>. Miloj da katolikaj pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj estis enkarcerigitaj kaj murditaj en la areoj okupitaj de la nazioj, inkluzive de [[Maksimiliano Kolbe]] kaj [[Edith Stein]]<ref>http://www1.yadvashem.org/yv/en/holocaust/about/01/non_jews_persecution.asp</ref>. La rolo de la papo [[Pio la 12-a]] dum la [[Holokaŭsto]] estas ankoraŭ tre debatata; dum la eklezio deklaras ke li gvidis la eklezian hierarkion por helpi protekti judojn de la naziistoj<ref>Bokenkotter p. 192</ref> kaj helpis ŝpari centojn da vivoj de judoj<ref name="Deák">Deák, p. 182</ref>, diversaj historiistoj diras ke la eklezio ankaŭ estis kulpa pro la apogado dum jarcentoj de [[antisemitismo]], kiu servis parte kiel bazo por la nazia persekuto<ref>{{Cite news| last =Eakin| first =Emily| title =New Accusations Of a Vatican Role In Anti-Semitism; Battle Lines Were Drawn After Beatification of Pope Pius IX| work =The New York Times| date =1 September 2001| url =http://query.nytimes.com/gst/fullpage.html?res=9B04E3DF1130F932A3575AC0A9679C8B63&sec=&spon=&pagewanted=all|accessdate=2008-03-09}}</ref> kaj Pio mem ne faris sufiĉe por ĉesigi naziajn abomenaĵojn<ref name="Phayer">Phayer, pp. 50–57</ref>. Debato pri la valideco de tiuj kritikoj daŭras ĝis la nuntempo<ref name="Deák">Deák, p. 182</ref>. En 2000 [[Johano Paŭlo la 2-a]] nome de ĉiuj homoj, pardonpetis al judoj per insertado de preĝo ĉe la [[Muro de lamentadoj]].
 
La Eklezio apogis diversajn totalismajn reĝimojn en tiu epoko, ne nur en [[Italio]] kaj [[Hispanio]], sed ankaŭ en [[Portugalio]], [[Latinameriko]] kaj aliaj en Centra Eŭropo: la reĝimo de la [[ustaŝa|ustaŝoj]] en [[Kroatio]] ricevis apogon de la katolikaj episkopoj, kaj la [[Slovaka ŝtato|slovakan ŝtaton]] gvidis pastro [[Jozef Tiso]].