Ametisto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sri-Lanko → Srilanko
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:GuerreroAméthyste.jpg|eta|250px|right|Ametisto]]
'''Ametisto'''<ref>Laŭ [[Francisko Azorín]] ĝi estas ''Violkolora juvelŝtono.'' el [[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 12.</ref> estas [[viola|violkolora]] variaĵo de [[kvarco]] (SiO<sub>2</sub>). Tiun ĉi [[kristalo]]n oni uzas kiel ornamaĵon.
 
Ametisto estas tre vaste trovebla [[mineralo]]. Tamen grandaj kaj klaraj ekzempleroj taŭgaj por tranĉi kaj prilabori kiel ornamaĵon troviĝas en kompare malmultaj lokoj. Trovejoj estas en [[Brazilo]], [[Urugvajo]], [[Rusio]] kaj [[Srilanko]]. Tiajn kristalojn oni precipe trovas en kavetoj en hidrotermaj vejnoj kaj vulkanaj ŝtonoj. Ofte komercataj estas ankaŭ la tiel nomataj ametistaj [[Druzo (geologio)|druzoj]] aŭ [[geodoj]], ĉe kiuj la kristaloj formiĝis ene de kaveto, ĉirkaŭate de tavolo da [[kalcedono]]. La plej belaj druzoj ĉefe venas el Brazilo kaj povas esti 2 metrojn altaj.