'''InterPlanetary File System''' ('''IPFS''', "interplaneda dosiersistemo" en la angla) estas [[Ret-komunika protokolo|protokolo]] desegnita por krei permanentan kaj malcentran metodon konservi kaj kunhavigi dosierojn. Ĝi estas enhave adresebla, [[Samtavola ŝutado|samtavola]] hipermedia distribua protokolo. Nodoj en la IPFSa reto formas distribuitan dosiersistemon. IPFS estas malfermitkoda projekto evoluigata ekde 2014 de Protocol Labs kun helpo de la [[Malferma kodo|malfermitkoda]] komunumo. Ĝi estis komence desegnita de Juan Benet.