Interplaneda dosiersistemo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
== Priskribo ==
IPFS estas samtavola distribuita dosiersistemo. Iumaniere IPFS estas simila al la [[TTT|Tut-Tera Teksaĵo]], sed IPFS povus esti vidita kiel unuopa [[BitTorento|BitTorenta]] svarmo, interŝanĝanta objektojn ene de unu [[Git]]-deponejo. Alivorte, IPFS provizas altflukvantan, enhave adresitan blokan konservan modelon, kun enhave adresitaj [[Hiperligilo|hiperligiloj.]]
Tio formas ĝeneraligitan Merklan direktitan neciklan grafeon (DSGDNG). IPFS kombinas distribuitan hakettabelon, stimulitan blokan interŝanĝon kaj mem-atestantan nomspacon. IPFS ne havas unuopan malsukcesan punkton kaj nodoj ne devas fidi unu la alian, krom ĉiu nodo al kiu ili estas konektitaj. Distribuita Kontenta Livero savas bandlarĝon kaj malhelpas disajn atakojn pri senhavigo de servoj, kiuj estas tre malfacilaj problemoj por HTTP.
 
La dosiersistemo povas esti alirita diversmaniere, inklude per FUSE kaj per [[Hiperteksto-Transiga Protokolo|HTTP.]] Loka dosiero povas esti aldonita al la IPFS-dosiersistemo, igante ĝin havebla al la mondo. Dosieroj estas identigitaj per siaj haketaĵoj, do IPFS estas amikema al kaŝmemorigado. Ili estas distribuitaj per protokolo bazita sur BitTorrento. Aliaj uzantoj, kiuj vidas la enhavon, helpas servi la enhavon al aliaj en la reto. IPFS havas nomservon nome IPNS, tutmondan nomspacon bazitan sur PKI, kiu helpas konstrui fidajn ĉenojn, estas kongrua kun aliaj NS-oj kaj povas mapi [[Domajna nomsistemo|DNS-on]], .onion, .bit, ktp. al IPNS.