La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
* [[Aleksandr D. Duliĉenko]], ''Tezoj pri slava interlingvistiko''; nome 11 tezoj pri slava interlingvistiko, nome "ke ĝermanaj kaj romanaj lingvoprojektoj kaj proponoj precipe pretendas je tutmonda disvastigo, dum slavaj lingvoprojektoj estas destinita por regiona disvastigo."<ref>[[Aleksandr D. Duliĉenko]], ''Tezoj pri slava interlingvistiko'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 206.</ref> Tio estas ĝi klopodas al tutslava lingvo, kaj tiele oni listigas ĝis 21 tiajn projektojn., inter kiuj elstaras la malnova eklezia slava lingvo, la [[rusa lingvo]] kaj la [[serbokroata lingvo]].
* [[Vera Barandovska-Frank]], ''Arto inter lingvo kaj literaturo''; jam en antaŭinterreta erao estis multaj klopodoj krei apartajn lingvaĵojn kiel arta materialo en literaturo, poezio aparte, filmoj, teatro, muziko, komiksoj ktp., el kio oni montras ekzemplojn. En la interreta nuntempo estis multaj retejoj kiuj kolektis listojn kaj montrojn de artefaritaj lingvoj (laŭ multaj aliaj difinoj ĉefe ''conlang''). Tie oni listigis ĝis 1200 tiajn lingvojn. Estas diversaj tipoj de artaj lingvoj, nome artaĵoj: Fikcilingvoj estas konstruataj kuntekste de fikcia mondo (aŭ inverse); Mikrolandaj lingvoj estas kreitaj por la uzo de mikrolandoj kaj mikronacioj, ekzemple [[Talossa]]; Personaj lingvoj servas al la propra uzo de siaj aŭtoroj, iel kiel kaŝlingvoj proksime al [[mistikismo]]; Serĉaj lingvoj estas kreitaj ĉefe por amuzo, kiel [[Europanto]] aŭ Oou. Resume en unua grupo estu lingvaĵoj por karakterizi rolulon kiel Nagini en ''Harry Potter'', por arta avangardo, per [[komputilo]] ktp; en dua grupo, ellaboritaj lingvoprojektoj kun malgrandaj lingvokomunumoj, kiaj talossanoj aŭ [[klingona]], [[Toki Pona]] ktp. Kurioze multaj tiaj pruvoj venas el Usono, kie oni "ne sentas bezonon inventi lingvon por praktikaj celoj."<ref>[[Vera Barandovska-Frank]], ''Arto inter lingvo kaj literaturo'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 220; por la tuta artikolo paĝoj 209-222.</ref>
* [[Wera Blanke]], ''Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner''; kelkaj esperantistoj estis gravaj terminologoj eĉ ekster Esperantujo. [[Eugen Wüster]] en Aŭstrio dediĉis sin al teknikaĵoj ĉefe pri elektriko kaj [[elektrotekniko]]. [[Ernest Drezen]] en Rusio, respektive Sovetunio, dediĉis sin ankaŭ al "science-teknikaj fak-esprimoj", kaj iĝis grava estro de la esperantisma movado en Sovetunio ĝis esti arestita kaj ekzekutita de la stalinisma "Granda Purigo". En la 1930-aj jaroj Wüster kaj Drezen kunlaboris en starigo de normigaj institucioj. La unua kodo ISA estis proponita de Drezen baze sur Esperanto. morfemoj, sed premo de reprezentantoj de [[Occidental]] postulis plian "naturalismon" (fakte plian latinidemon). Finifne nur Wüster kadre de ISO "gvidis la ellaboradon de vortaro pri bazaj nocioj de ilmaŝinoj".<ref>[[Wera Blanke]], ''Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 227.</ref>
* [[Claude Gacond]], ''Kreo de CDELI kaj ĝia nuna situacio'';
* [[Detlev Blanke]], ''Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL'';