Artemiso: Malsamoj inter versioj

394 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
e
Portreto=Diane de Versailles Leochares.jpg}}
[[Dosiero:Apollo Artemis Brygos Louvre G151.jpg|eta|250px|Bildo de Artemiso (dekstre) kaj [[Apolono]] (maldekstre) de 5-a jarcento a.K.]]
'''Artemiso''' aŭ '''Artemisa'''<ref>Laŭ [[Francisko Azorín]] '''Artemisa''' estas ''Greka diino, fratino de Apolo, simbolo de ĉasteco, reprezentita ofte de la artistoj per ĉasistino kun cervo.'' En [[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 22.</ref> (helene Ἀρτεμίς) estas en la [[helena mitologio]] la [[virga diino|virga]] [[diino]] de la [[ĉasado|ĉaso]] kaj unu el la 12 ĉefaj grekaj dioj, unu el la plej populara inter la [[grekoj]]. Oni komune bildigis ŝin kiel juna virino en cervledaj vestoj, kaj kun arko kaj arĝentaj sagoj en la manoj. Ŝia arbo estas la [[cipreso]]. Ŝia astro estas la [[luno]]. Ŝi helpas la virinojn en la akuŝo. Ŝi gardis sian virgecon tre ĵaluze (unufoje transforminte viron, kiu vidis ŝin sen vesto, en cervon)
 
Artemiso kaj [[Apolono]] estas ĝemelaj gefiloj de [[Zeŭso]] kaj [[Letoa]]. Kiel Apolono estis la dio de la [[suno]], do Artemiso estis la diino de la [[luno]]. Ŝi komplementis Apolonon.
 
La [[romia mitologio|romianoj]] nomis ŝin [[Diana]], kies kulto kunfandis kun la greka kulto de Artemiso.
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
 
{{Commons|Artemis}}
202 406

redaktoj