Hispanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 145:
=== 20-a jarcento ===
[[Dosiero:Alfonso XIII de España (1901).jpg|eta|[[Alfonso la 13-a]] en 1901, estis [[reĝo de Hispanio]] ekde lia naskiĝo ĝis la alveno de la [[Dua Hispana Respubliko|Dua Respubliko]].]]
La [[20-a jarcento]] komenciĝis per granda ekonomia krizo kaj la konsekvenca politika nestabileco. Tamen, ekzistis parentezo je prospera komercado pro la neŭtraleco de Hispanio dum la [[Unua Mondmilito]]<ref>http://www.almendron.com/historia/contemporanea/gran_guerra/gran_guerra_11.htm</ref>. La sinsekvo de registaraj krizoj, la malfavoraĵoj en la [[milito de Rif]], la socia agitado kaj la malkontento flanke de la armeo ekigas militistan [[puĉo]]n fare de la generalo [[Miguel Primo de Rivera]]<ref>http://www.artehistoria.jcyl.es/histesp/contextos/7155.htm</ref>, la [[13-an de septembro]] [[1923]]. Ĝi establis militisman diktaturon kiu estis akceptita de multaj politikaj fortoj inkluzive de la reĝo [[Alfonso la 13-a]], sed ne de sociaj movadoj, kiaj tiuj de la luktemmajluktemaj anarkiismaj laboristoj ([[CNT]]), de respublikanoj aŭ de la regionismaj aŭtonomistoj (Katalunio).
 
Dum la diktaturo estis forigataj la liberecoj kaj rajtoj. La malfacila ekonomia cirkonstanco kaj la kreskado de la respublikanaj partioj igis la situacion ĉiam pli neeltenebla. En [[1930]], Primo de Rivera prezentis sian rezignadon antaŭ la reĝo kaj foriris al [[Parizo]], kie li forpasis post kelke da tempo. Sukcedis lin en la regado de la Direktoraro la Generalo [[Dámaso Berenguer]]; kaj poste dum mallonga tempo, [[Juan Bautista Aznar-Cabañas]]. Ĉi tiu periodo estas konata kiel ''[[Dictablanda]]'' (vortoludo kiu aludas al pli malmola karaktero, fronte al la ''dura'' Diktaturo)<ref>http://historia.mforos.com/681975/5333147-la-dictablanda/</ref>.