Atrio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
Atrium corinthicum.png|Atrium corinthicum
</gallery>
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''atrio''' estas ''Atendejo k. akceptejo, ĉu dominterne kiel korto, ĉe la romanoj; ĉu antaŭfasade, tegmentita aŭ ne, dum la mezepoko, ĉe la kristanaj konstruaĵoj.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 26.</ref> Li indikas etimologion el ''Atria, aŭ Adria, propra nomo de etrura urbo ĉe la rivero Po, laŭ Vitrubo; l. atrium.''<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
== Tegmento ==
La tegmento plejofte havis la vormon de ''atrium impluviatum'' kun internen klinita tegmenta deklivo. Sub la rezulta rektangula tegmenta malfermaĵo – la ''Compluvium'' – troviĝis same rektangula akvobaseno – la ''[[impluvium]]'' – kiu kolektis kaj kondukis la pluvakvon en [[cisterno]]n. Se la atrio ne estis uzata samtempe por kolektado de pluvakvo, la tegmento ankaŭ povis esti klinata eksteren. Ĉikaze ĝi nomiĝas ''atrium displuviatum''. Tio havis laŭ Vitruvio la malavantaĝon, ke la tegmentaj defluiloj vertikalaj (lat. ''fistula'') ne povis sufiĉe rapide enpreni la akvon de la tegmentaj defluiloj horizontalaj (lat. ''canalis''), kaj tial la akvo fluis malsupren laŭ la muroj, difektante ilin.