Nové Mesto nad Váhom: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 95:
}}
'''Nové Mesto nad Váhom,''' [[hungare]] '''Vágújhely''' [vAgUjhej], [[germane]] '''Neustadt an der Waag''' estas [[urbo]] en [[Slovakio]], en [[Regiono Trenčín]], en [[Distrikto Nové Mesto nad Váhom]], kies distriktejo estas. La urbonomo signifas en ĉiuj lingvoj Nova Urbo apud [[Váh]].
[[Dosiero:Nove Mesto nad Vahom-Kostol Narodenia Panny Marie.jpg|265px|eta|maldekstra|Preĝejo de Nové Mesto nad Váhom]]
 
== Situo ==
La urbo situas en dekstra bordo de [[Váh]], laŭ la ĉef[[vojo]] kaj [[fervojo]] [[Bratislavo]]-[[Žilina]]. [[Trenčín]] troviĝas 20 km-ojn, la ĉefurbo 95 km.
 
== Historio ==
[[Dosiero:Nove Mesto nad Vahom-Kostol Narodenia Panny Marie.jpg|265px|eta|maldekstra|Preĝejo de Nové Mesto nad Váhom]]
La komunumo estis loĝata dum la [[neolitiko]], krome oni trovis restaĵojn de diversaj prabestoj. La unua mencio skribe okazis en [[1074]]. [[Klostro]] fondiĝis en [[1260]], kiu estis donacita al abatejo de [[Pannonhalma]] en [[1243]]. La [[husanoj]] en [[1447]] bruligis la setlejon. Ĝis la turka erao la posedantoj ofte ŝanĝiĝis. La [[turkoj]] atingis kaj suferigis la loĝantaron ekde [[1570]]. En la [[17-a jarcento]] la [[Habsburgoj]] kunvokis diversajn taĉmentojn kontraŭ la turkoj, sed ili suferigis, eĉ murdis la loĝantojn. Dum liberecbatalo de [[Francisko Rákóczi la 2-a]] lia armeo okupis la malfeliĉan komunumon. Dum regado de [[Maria Teresia]] alvenis [[slovakoj]]. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de [[fervojo]], kiu ligis urbojn [[Budapeŝto]]-[[Miskolc]]-[[Košice]]-[[Poprad]]-[[Liptovský Mikuláš]]-[[Martin]]-[[Žilina]]-[[Považská Bystrica]]-[[Trenčín]]-Nové Mesto nad Váhom-[[Trnava]]-[[Bratislavo]]-[[Vác]]-Budapeŝto. En [[1910]] en la urbeto loĝis 5879 da loĝantoj (3808 slovakoj, 1146 [[germanoj]] kaj 856 [[hungaroj]]). Ĝis [[1919]] la urbo apartenis al [[Hungario]], al [[Nyitra (reĝa departemento)]], al distrikto de ''Vágújhely'', kies distriktejo estis. Poste la urbo apartenis al [[Ĉeĥoslovakio]], ekde [[1993]] al Slovakio.