Internacia Fonetika Alfabeto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
Linio 5:
La konsonantoj kiuj elvenas rekte el la latina alfabeto preskaŭ ĉiam similas al siaj [[Prononco de Esperanto|esperantaj sonoj]]: /p/, /b/, /t/, /d/, /k/, /g/, /m/, /n/, /f/, /v/, /s/, /z/, /h/, /l/, /r/, /j/. La kvin esperantaj vokaloj /i/, /e/, /a/, /o/, kaj /u/, ankaŭ samas al la IFA-vokalliteroj.
 
La restantaj simboloj kiuj estas komunaj inter la IFA-a kaj la latina alfabeto, kiel /c/, /y/, kaj /w/, reprezentas sonojn kiuj estas skribitajskribitas per tiuj literoj en aliaj lingvoj. /c/ estas palatala plozivo, kiel en la [[indonezia lingvo]]. /y/ estas la vokalo kiun signifas tiu litero en la skandinaviaj lingvoj. La ĝenerala principo estas uzi nur unu simbolon por ĉiu [[fonemo]], evitante du- aŭ tri-literaĵojn tiajn kiaj "sh" en la esperanta -h-sistemo, sx en la x-sistemo, "th" en la angla, "ch" kaj "eau" en la franca, "sch" kaj "ng" en la germana, ktp.
 
La literoj kiuj estas modifitaj latinaj literoj ofte signifas similan sonon. Ekzemple, ĉiu [[retrofleksa]] konsonanto havas la saman simbolon al la sammaniere elparolata [[Alveolaro|alveola konsonanto]], kun hoketo ĉe la fundo de la litero.
 
[[Diakrita signo|Diakritiloj]] povas esti kombinatajkombinatpovas kun IFA-literoj por skribi modifetitajn fonetikajn sonojn aŭ artikulaciajn ŝanĝetojn. Ekzistas ankaŭ specialaj signoj por [[supersegmentaĵo]]j kiel akcento kaj tono.
 
Kiam oni enmetas IFA-literojn en alian skribmanieron, ili estas izolataj el la resto de la teksto aŭ per diagonalaj strekoj ("/") aŭ per angulaj brakumoj ("[" kaj "]"). Lingvistoj uzas brakumojn kiam ili skribas laŭparole kaj montras ĉiun aŭdeblan kvalitan distingon de ĉiu sono. Ili uzas diagonalajn strekojn por montri nur la distingojn inter sonoj, kiujn uzas la lingvo por distingi inter vortoj.