Ĉina arto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Forigis la dosieron Ju_ware_bowl_in_the_shape_of_a_lotus.jpg forigitan el la Komunejo de INeverCry: No permission since 18 September 2016
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
==Priskribo==
Ĉina arto havas plej verŝajne la plej aĝan kontinuan tradicion en la mondo, kaj estas markita de malofta grado de tia kontinueco ene, kaj konscie de, tiu tradicio; kaj mankas ekvivalento en la okcidenta dekadencaro kaj laŭgrada rekupero de klasikaj stiloj. La rimedoj kiuj estis kutime klasitaj en Okcidento ekde la [[Renesanco]] kiel [[ornamarto]]j estas tre gravaj en Ĉina arto, kaj multo el la plej fajna verkaro estis produktita en grandaj [[ateliero]]j aŭ [[fabriko]]j fare de ĉefe nekonataj artistoj, ĉefe ĉe la fako de [[Ĉina porcelano]]. Multo el la plej gravaj verkoj en [[ceramiko]], tekstiloj kaj aliaj teknikoj estis produktita laŭlonge de daŭra periodo fare de variaj imperiaj faktorioj aŭ atelieroj, kiuj estis uzataj de la kortego same kiel por distribuo enlande kaj eksterlande je granda skalo por montri la riĉon kaj povon de la imperiestroj. Kontraste, la tradicio de [[inkakva pentrarto]], praktikita ĉefe de fakul-funkciuloj kaj kortegaj pentristoj speciale de [[Pejzaĝismo|pejzaĝoj]], floroj, kaj birdoj, disvolvigis [[Estetiko|estetikajn]] valorojn depende de la individua imagopovo kaj objektiva observado fare de la artisto, kio estis similaj al tiuj de Okcidento, sed delonge multe pli antaŭdataj je ties disvoviĝo en Ĉinio. Post la kontaktoj kun la okcidenta arto iĝis pli kaj pli gravaj el la 19a jarcento antaŭen, en ĵusaj jardekoj Ĉinio partoprenis per pliiĝanta sukceso en la tutmonda [[nuntempa arto]].
 
==Arkitekturo==
Laŭ [[Francisko Azorín]], kiu fokusigas al arkitekturo, '''Ĉina arto''' estas ''De la ĉina lando. La arkitekturo esta stipa ĉarpenta stilo, kun multoblaj kurbaj tegmentoj, grandaj aleroj k. pintaj gabloj. Ŝtona fama verko estas la remparo, granda murego 2.500 km. lomga.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 51.</ref> Kaj li indikas [[etimologio]]n el ''Ĉing'', propra nomo de antikva dinastio kaj araba ''Sin'' kaj persa ''Ĉin''. Li krome aludas al la [[ĉina inko]], nome ''Famigita inko uzata por desegni''.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
==Vidu ankaŭ==