Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

2 417 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
|Danĝero =
|ID = 604
|Mapo=Ruslando eŭropa parto/Ruslando Novgoroda provinco Velikij Novgorod/Ruslando eŭropa parto
}}
'''Kremlo''' (aŭ '''Detinec''') de [[Velikij Novgorod]] estas fortikaĵo kiu situas sur la maldekstra bordo de la rivero [[Volĥov]]. La novgoroda [[kremlo]] unue estas menciita en la [[Unua Novgoroda kroniko]] ĉe la jaro [[1044]].<ref>La [http://litopys.org.ua/novglet/novg.htm Unua Novgoroda kroniko], la malaĝa redakcio (“Izvod”), serĉu skribaĵon por la jaron 1044 ('''“В лЂто 6552 [1044]”'''). </ref> La kremlo kiel parto de la historia centro de Velikij Novgorod estas registrita en la listo de [[monda heredaĵo de Unesko]].
[[Dosiero:La kremlo (detinec) de Velikij Novgorod.jpg|maldekstra|300px]]
 
'''1''') La monumento “[[Jarmilo de Rusio]]”; '''2''') La [[Katedralo Sankta Sofio de Novgorod|Katedralo Sankta Sofio]]; '''3''') La sonorilejo de la Katedralo Sankta Sofio; '''4''') La Faceta Ĉambro; '''5''') La turo de Vladimir“Vladimirskaja”; '''6''') La turo de Fjodor“Fjedorovskaja”; '''7''') La turo de metropolito“Metropolita”; '''8''') La turo “Zlatoustovskaja”; '''9''') La turo “Pokrovskaja”; '''10''') La turo “Kokuj”; '''11''') La turo “Knjaĵnaja”; '''12''') La turo “Spaskaja”; '''13''') La turo Palaca; '''14''') La turo “Borisoglebskaja”, nun ne ekzistas; '''15''') La turo “Preĉistenskaja”, nun ne ekzistas, anstataŭigita per la samnoma arko; '''16''') La turo “Voskresenskaja”, nun ne ekzistas, anstataŭigita per la samnoma arko; '''17''') La preĝejo de Andreo Stratilat; '''18''') La preĝejo de Eniro de nia Sinjoro en Jerusalemon (nun ĝi estas lekciejo de la muzeo); '''19''') La muzeo; '''20''') La horloĝa turo; '''21''') La domo Nikitskij; '''22''') La loĝejo de metrpolito kaj eparkia domo (nun tie ĉi situas la filharmonio); '''23''') La tri domoj de klerikaro de la Katedralo Sankta Sofio (en ili okazas diversaj ekspozicioj); '''24''') La domo de eklezia lernejo (nun en ĝi situas la lernejo de arto); '''25''') La [[eterna flamo]] de gloro.
 
<gallery heights=90px">
Dosiero:Vechn ogon VN.jpg|25
</gallery>
 
===La muroj kaj la turoj de la kremlo===
 
La muroj estas konstruitaj el ŝtonoj kaj kunigitaj per mortero. La larĝo de muroj estas de 3,6 ĝis 6,5 m, la alto de 8 ĝis 15 m.
 
La nomoj de la turoj ne ĉiu estas historiaj. La nomoj “Palaca”, “Knaĵnaja”, “Kokuj”, “Metropolita” aperis ĉe aŭtoroj de ĉirkaŭ limo inter [[19-a jarcento|19-a]] kaj [[20-a jarcento]]j. Interne de ĉiu turo ekzistis kelkaj etaĝoj, kunigitaj per lignaj ŝtuparoj. El ĉiu turo estis eble eliri sur la muron.
 
====La turoj====
 
'''La turo “Vladimirskaja”''' ('''5''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, <math>12,8 \times 13</math> m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 17,8 m. Havas pordegon. En [[1959]]—[[1961]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Havas fenestrojn kun brikaj arkoj. Super la pordego situas la restaĵo de fresko de [[Nikolao de Mira|sankta Nikolao]] kaj ambaŭflanke de pordego — du krucoj. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1311]] superpordega preĝejo de sankta Vladimiro (nun ne ekzistas). Laŭ la superpordega fresko la turo havas alian nomon — “Nikoljskaja”.
 
[[Dosiero:Fiodorovskaya tower 2.jpg|eta|maldekstra|250px|<small>La turo “Fjedorovskaja”, la vidaĵo de la horloĝa turo]]</small>
'''La turo “Fjedorovskaja”''' ('''6''' sur la mapo) — estas cilindra turo. Dekomence havis pordegon, sed ekde [[1302]] ĝin ne havas. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1233]] superpordega preĝejo (nun ne ekzistas), kiu estis konstruita en memoro de subite mortinta antaŭ sia edziĝo Fjodor, la frato de [[Aleksandro Nevskij]].
 
'''La turo “Metropolita”''' ('''7''' sur la mapo) — estas ankaŭ cilindra turo, la diametro estas 13,6 m, la alto (sen la ligna tegmento) — 16,3 m. Neniam havis pordegon. Estas konstruita en 1484—1499-aj, eble sur la pli malnova fundamento. La du cilindraj turoj apudis al la palaco de metropolito kaj estis iusence ĝiaj partoj. Sian nunan nomon la turo ricevis nur en la fino de [[19-a jarcento]], antaŭe oni ofte nomis ĝin “la ronda”, “la ruĝa” aŭ “la ruĝa ronda”. Dum la Dua mondmilito la turo, malsame al ĉiuj aliaj, preskaŭ ne ricevis difektojn. En [[1956]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Sur la turo estis trovitaj [[Sveda lingvo|svedlingvaj]] skribaĵoj de 17-jarcento.
 
== Notoj kaj referencoj ==