Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 89:
'''La turo “Vladimirskaja”''' ('''5''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, <math>12,8 \times 13</math> m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 17,8 m. Havas pordegon. En [[1959]]—[[1961]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Havas fenestrojn kun brikaj arkoj. Super la pordego situas la restaĵo de fresko de [[Nikolao de Mira|sankta Nikolao]] kaj ambaŭflanke de pordego — du krucoj. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1311]] superpordega preĝejo de sankta Vladimiro (nun ne ekzistas). Laŭ la superpordega fresko la turo havas alian nomon — “Nikoljskaja”.
 
[[Dosiero:Fiodorovskaya tower 2.jpg|eta|maldekstra|250px|<small>La turo “Fjedorovskaja”, la vidaĵo de la horloĝa turo]]</small>]]
'''La turo “Fjedorovskaja”''' ('''6''' sur la mapo) — estas cilindra turo. Dekomence havis pordegon, sed ekde [[1302]] ĝin ne havas. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1233]] superpordega preĝejo (nun ne ekzistas), kiu estis konstruita en memoro de subite mortinta antaŭ sia edziĝo Fjodor, la frato de [[Aleksandro Nevskij]].
 
'''La turo “Metropolita”''' ('''7''' sur la mapo) — estas ankaŭ cilindra turo, la diametro estas 13,6 m, la alto (sen la ligna tegmento) — 16,3 m. Neniam havis pordegon. Estas konstruita en 1484—1499-aj, eble sur la pli malnova fundamento. La du cilindraj turoj apudis al la palaco de metropolito kaj estis iusence ĝiaj partoj. Sian nunan nomon la turo ricevis nur en la fino de [[19-a jarcento]], antaŭe oni ofte nomis ĝin “la ronda”, “la ruĝa” aŭ “la ruĝa ronda”. Dum la Dua mondmilito la turo, malsame al ĉiuj aliaj, preskaŭ ne ricevis difektojn. En [[1956]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Sur la turo estis trovitaj [[Sveda lingvo|svedlingvaj]] skribaĵoj de 17-jarcento.
 
[[Dosiero:Museum(Detinets).jpg|eta|dekstra|250px|<small>La Novgoroda muzeo de antikvaĵoj sur la poŝtkarto ([[1913]])</small>]]
'''La turo “Zlatoustovskaja”''' ('''8''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo. Sian nomon la turo ricevis de la apuda preĝejo, konstruinta en 14-a jarcento kaj ekzistinta ĝia [[1694]]. Dum rekonstruo en [[1484]]—[[1490]] ĝi estis malkonstruita kaj konstruita denove. Poste oni rekonstruis ĝin plurfoje. En la fino de [[17-a jarcento]] al la turo oni alkonstruis domon kaj komencis uzi ĉiun komplekson kiel malliberejo. Pro tio la turo havis aliajn nomojn — “la prizona”. En [[1832]] malliberejo estis fermita. En la fino de [[19-a jarcento]] en la turo kun la alkonstruaĵo estis malfermita ''Novgoroda muzeo de antikvaĵoj''. Dum la Dua mondmilito la turo ricevis multajn difektojn. En 1970-aj ĝi estis restaŭrita (parte) laŭ la formo de 15-a jarcento.
 
== Notoj kaj referencoj ==