Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 118:
 
'''La turo “Knjaĵnaja”''' ('''11''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 9 x 9,8 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 18,5 m. La turo ne havas pordegon. Eliroj sur la murojn nun ne plu ekzistas. Estis konstruita en [[1484]]—[[1499]], verŝajne, anstataŭ la pli malnova. Sian nunan nomon ricevis nur en la komenco de [[20-a jarcento]]. La nomon oni povas traduki kiel “La princa”. Dum la dua mondmilito la turo estis deŝirita de la muroj, sed ne falis.
 
[[Dosiero:Velikiy Novgorod Detinets 09.jpg|eta|dekstra|250px|<small>La turo “Spaskaja”, vidaĵo de la turo “Kokuj”.</small>]]
 
&nbsp;
 
'''La turo “Spaskaja”''' ('''12''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 15 x 8,3 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 19 m. La larĝo de pordego estas 3 m. Ĝin kronas la restaŭritan laŭ priskriboj de la [[17-a jarcento]] ligna tegmento alta je 15 m, kun la observeja tureto. La ekstera fasado havas la tri rondajn ornamaĵojn kaj la zono el rombtoj. Sian nomon la turo ricevis de la superpordega preĝejo de la [[Transfiguriĝo]] de la Savanto (ruse: Savanto = Spas). Tiu preĝejo estis unuafoje konstruita en [[1297]] (aŭ [[1294]]) kaj situis en la turo, kiu ekzistis en la sama loko. La nuna turo estas konstruita en la fino de 15-a jarcento. Dum la dua mondmilito estis detruita la ligna tegmento de turo, sed la turo mem preskaŭ ne estis difektita. En [[1946]]—[[1947]], oni malkonstruis ĉiuj apudturaj alkonstruiaĵoj kaj restaŭris la turon kaj ĝian tegmenton laŭ la formo de 15-a jarcento.
 
== Notoj kaj referencoj ==