Tibor Sekelj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 172:
Inter aliaj talentoj Sekelj posedis kapablon rapide amikiĝi kaj povi konvinke rilati kun politikistoj. Dum siaj vojaĝoj li estis akceptita de dudeko da ŝtatestroj kaj ofte li donis utilajn sugestojn al ili, studinte kaj vidinte detalojn de iliaj landoj. Li dum la vivo renkontiĝis kun pluraj ŝtatestroj kaj regnestroj: De [[Juan Domingo Perón]] (argentina prezidanto) li ricevis distingon Ora Kondoro en 1946 kaj proponon akcepti argentinan ŝtatanecon pro siaj meritoj rilate Akonkagvon. Li renkontiĝis kun [[Jawaharlal Nehru]] (barata ĉefministro) kaj lia filino [[Indira Gandhi]] (posta barata ĉefministrino), kaj kun [[Sarvepalli Radhakrishnan]] (posta prezidanto barata) li amikiĝis. La bolivia prezidanto [[Enrique Hertzog]] sendis lin esplori nekonatajn regionojn de Bolivio en 1948. En 1949 Hertzog proponis al li fondi sur bolivia teritorio gubernion por eŭropaj rifuĝintoj post la dua mondmilito kaj disponigis al li 100.000 hektarojn por tio. Tibor petis 4 milionojn, por kio estis necese atendi plian duonjaron ĝis la bolivia parlamento decidos pri tio, sed li ne emis atendi kaj malakceptis. Li renkontiĝis kun la reĝo [[Mahendra]] de Nepalo kiu dankis lin pro tio ke Tibor fondis unuan popoluniversitaton en tiu lando, kie li instruis Esperanton.
 
La pinto de lia politika aktivado estis en 1985 kiam li transprenis nome de [[UEA]] prepari duan [[Unesko#Rezolucio de 1985 .28Sofio.29|rezolucion]] de [[UNESKO]] pri Esperanto. Li renkontiĝis kaj diskutis kun plurdeko da ŝtatprezidantoj, ministroj kaj diversnivelaj diplomatoj dum siaj 4 partoprenoj en UNESKO-konferencoj kaj plej multe en 1984 kaj 1985. Li unue sukcesis persvadi la jugoslavian registaron proponi tiun rezolucion al la Asembleo de UNESKO en [[Sofio]], kaj kunlabori kun aliaj Esperantistoj por persvadi registarojn de Ĉinio, Bulgario, Hungario, Pollando, San Marino kaj Kostariko subteni la rezolucion, vizitante dum kelkaj monatoj ambasadojnambasadejojn de tiuj 7 aliaj landoj, li sukcesis konvinki ilin ke ili proponu al siaj registaroj kaj ke tiuj akceptu subteni la rezolucion kaj fine en Sofio mem li varbis inter delegacioj de plurdeklandoj por voĉdoni pri la rezolucio kiu efektive estis akceptita.
 
Al tiuspeca lia agado ni povas aldoni ankaŭ lian kelkmonatan kunvivon kun hinda filozofo kaj politika aganto [[Vinoba Bhave]] kaj multajn rilatojn kun tribestroj kaj estroj en urboj kaj regionoj.