Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 124:
 
'''La turo “Spaskaja”''' ('''12''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 15 x 8,3 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 19 m. La larĝo de pordego estas 3 m. Ĝin kronas la restaŭritan laŭ priskriboj de la [[17-a jarcento]] ligna tegmento alta je 15 m, kun la observeja tureto. La ekstera fasado havas la tri rondajn ornamaĵojn kaj la zono el rombtoj. Sian nomon la turo ricevis de la superpordega preĝejo de la [[Transfiguriĝo]] de la Savanto (ruse: Savanto = Spas). Tiu preĝejo estis unuafoje konstruita en [[1297]] (aŭ [[1294]]) kaj situis en la turo, kiu ekzistis en la sama loko. La nuna turo estas konstruita en la fino de 15-a jarcento. Dum la dua mondmilito estis detruita la ligna tegmento de turo, sed la turo mem preskaŭ ne estis difektita. En [[1946]]—[[1947]], oni malkonstruis ĉiuj apudturaj alkonstruiaĵoj kaj restaŭris la turon kaj ĝian tegmenton laŭ la formo de 15-a jarcento.
 
[[Dosiero: Дворцовая_башня.JPG|eta|maldekstra|250px|<small>La interna flsanko de la turo “Palaca</small>]]
 
&nbsp;
 
'''La turo “Palaca”''' ('''13''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 10,2 x 11,2 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 20 m. Ĝi havas pordegon ekstere, sed la pordego ne estas traa, flanke de la interno de la kremlo situis alkonstruaĵo, kiu havas nur malgrandan pordon, do la turo ne estis traveturebla. Sian nomon la turo ricevis nur en 1913 laŭ ne tre klaraj kialoj. La turo estis konstruita en 1484—1499 sur la pli malnova fundamento. La interna alkonstruaĵo estis pli malnova la turo mem. En 1966—1967 estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento, kaj oni rekonstruis la alkonstruaĵon laŭ arkeologiaj donitaĵoj.
 
'''La turoj “Borisoglebskaja”''', '''“Preĉistenskaja”''' kaj '''“Voskresenskaja”''' ('''14''', '''15''' kaj '''16''' sur la mapo respektive) ne plu ekzistas, anstataŭ la du lastaj nun estas la grandaj arkoj, tra kiu nun oni plej ofte eniras en la kremlon. Ekzistis proponoj denove konstrui la turon “Borisoglebskaja” en 1960, sed tiu propono ne estis efektivigita.
 
== Notoj kaj referencoj ==