Lici Balla: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
aktoro
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:22, 11 dec. 2017

Lici Balla, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Balla Lici estis hungara aktoro, infana aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Alice, ŝia dua edzo estis Hans Habe.

Lici Balla
Persona informo
Naskonomo Balla Alice
Naskiĝo la  14-an de decembro 1915(nun 1915-12-14)
en Ŝablono:Flagikono Pozsony (Hungara reĝlando)
Morto la 24-an de oktobro 1995
en Ŝablono:Flagikono Ascona (Svislando)
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Lici Balla [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1915 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1911) en Pozsony (Hungara reĝlando, nuntempa Bratislava en Slovakio), ŝi mortis la 24-an de oktobro 1995 en Ascona (Svislando).

Biografio

Lici Balla devenis el juda familio. Ŝi aĝis 6, kiam ŝi estis infana aktoro en sia naskiĝurbo kaj en la proksima Vieno. En 1931 ŝi jam havis ĉefrolon en Teatro Komedien en Vieno, poste ŝi estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto). Baldaŭ ŝi estis videbla en aliaj teatroj kaj kabaredoj. En fino de la 1930-aj jaroj ŝi migris al Usono pro la kontraŭjudaj leĝoj. Baldaŭ ŝi vivis en Svislando.

Ŝi edziniĝis dufoje.

Elektitaj filmaj roloj

  • Egy éj Velencében (1933)
  • Dunaparti randevú (1936) – Bella
  • Comrade (1940)
  • Gestatten, mein Name ist Cox (1955)

Fontoj