Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 173:
 
[[Dosiero:Sofiyskaya Zvonnica 04.jpg|eta|maldekstra|250px|<small>La sonorilejo kun la alkonstruita dometo</small>]]
[[Dosiero: Звона-Новгород.JPG|eta|dekstra|250px|<small>La ekspozicio de sonoriloj</small>]]
La '''sonorilejo de la Katedralo de Sankta Sofio''' ('''3''' sur la mapo) estas murforma konstruaĵo kun kvin arkoj kaj turetokupoleto supre. Ĝi estas la specimeno de arkitekturo de [[15-a jarcento|15-a]]—[[18-a jarcento]]j. La longo de sonorilejo estas 22,5 m, la larĝo — 3,4 m. Unufoje estis menciita en kronikoj ĉe [[1437]], kie oni skribis, ke la sonorilejo falis en Volĥov kune kun la apuda kremla muro. En [[1439]] laŭ ordono de ĉefepiskopo oni ĝin rekonstruis en la sama loko. Poste la sonorilejo estis plurfoje rekonstruita, en 17-a jarcento al ĝi oni alkonstruis dometon. En la mezo de la [[18-a jarcento]] la sonorilejo ekhavas sian nunan aspekton. Dum la dua mondmilito la sonorilejo estis difektita, en [[1948]] — restaŭrita. La malnovaj grandaj sonoriloj estis parte perditaj, parte difektitaj kaj nun oni uzas ilin nur kiel eksponaĵoj. La sonorilejo nun estas uzata por ĝiasia komenca celo, kaj sur ĝi troviĝas ankaŭ elrigardplatformo. Antaŭ la sonorilejo situas ekspozicio de malnovaj sonoriloj. <br clear="all" />
 
[[Dosiero:Vladychnoe Chamber.jpg|eta|maldekstra|250px|<small>La ĉefa halo en [[1881]]—[[1886]]</small>]]
[[Dosiero:Внешний вид (1).JPG|eta|dekstra|250px|<small>La konsruaĵo de la Faceta Ĉambro ekstere</small>]]
La '''Faceta Ĉambro''' ('''4''' sur la mapo) estas domo de 15-a jarcento, konstruita en la brikogotika stilo. La [[Dua Novgoroda kroniko]] informas, ke en la konstruado partoprenis germanaj majstroj. La ĉefa halo estas la ejo por juĝo kaj konsilo de gravuloj de Novgoroda Respubliko. En [[1478 ]] ĝuste tie oni anoncis la edikton de la moskva grandprinco [[Ivano la Tria]] pri anekso de Novgorod. En la postaj jarcentoj la domo estis multfoje rekonstruita kaj sian nunan eksteran aspekton ĝi ricevis nur en 19-a jarcento, sed la ĉefa halo interne malpli ŝanĝiĝis. Nun oni aktive esploras kaj restaŭras la konstruaĵon, do espereble ĝi iam ekhavos sian komencan aspekton. <br clear="all" />
 
La ''' preĝejo de Andreo Stratilat''' ('''17''' sur la mapo) estas malgranda preĝejo de15-a—17-a jarcentoj kun malgranda unuarka sonorilejo super la enirejo. Ĝin kronis unu kupoleto.
 
== Notoj kaj referencoj ==