Kálmán Balla: Malsamoj inter versioj
aktoro |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:40, 11 dec. 2017
Kálmán Balla, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Balla Kálmán estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro. Lia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Balla Kálmán Károly Endre, lia avo estis Károly Balla (aktoro).
Kálmán Balla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Balla Kálmán Károly Endre |
Naskiĝo | la 29-an de marto 1869 en Ŝablono:Flagikono Alsónémedi (Hungario) |
Morto | la 30-an de aprilo 1946 en Ŝablono:Flagikono Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
Kálmán Balla [1] naskiĝis la 29-an de marto 1869 en Alsónémedi, li mortis la 30-an de aprilo 1946 en Budapeŝto.
Biografio
Kálmán Balla frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li estis nelonge administracia policano. Li akiris diplomon en Teatra Lernejo en 1890, poste li aliĝis al trupo en Kolozsvár. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
Li estis teatrestro en Győr (1901–1903), Zombor (1904, 1913–1917), Miskolc (1905–1907), Pozsony (1907–1911) Sopron (1917–1919). Intertempe li estis ĉefreĝisoro de Teatro Magyar inter 1911–1913. En 1919 li laboris en filma produktejo en Berlino. En 1922 li estis kabaredestro, ekde 1926 librotenisto, fine post 2 jaroj li pensiuliĝis.
Li edziĝis en 1897, 1912 kaj 1922.
Elektitaj teatraj roloj
- Sardou–Najac: Váljunk el! - Adhemar
- Ferenc Herczeg: A dolovai nábob leánya - Biliczky
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - Mortimer
- Aleksandro Dumas la juna: La dame aux camélias - Duval Armand
Elektitaj filmaj roloj
- Olavi, az elvarázsolt hercegkisasszony (1920)
- Piri mindent tud (1932) – hotela sekretario
- Lelki klinika (1941) – Tordai Gusztáv