Teorio de la relativeco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
etaj plibonigoj
gg
Linio 1:
La vorto '''relativeco''' nomas du teoriojn, '''speciala relativeco''' kaj '''ĝenerala relativeco''' ellaboritaj de fizikisto [[Albert Einstein]] (esperantigite: Alberto Ejnŝtejno).
 
La unua, [[speciala relativeco]], traktas rapidajn objektojn kaj lumon. Bazitaj sur konstatoj de la rapideco de [[lumo]], Ejnŝtejno asertis ke la rapideco de lumo estas la sama en ĉiuj inerciaj referencaj kadroj. Li ankaŭ asertis ke la leĝoj de [[mekaniko]] estas la samaj en ĉiuj [[inerciaj kadroj]].
Linio 13:
== Klasika fiziko ==
 
Fine de la 17a jarcento Isaac Newton (esperantigite: Isak Neŭton) formulis la fundamentajn principojn de la meĥaniko resumitajn en leĝoj nuntempe nomitajnomataj "leĝoj de la klasika meĥaniko". Antaŭ la enkonduko de la relativeca teorio la mekanikaj leĝoj estis komune akceptataj de sciencistoj. La neŭtona meĥaniko kaj la relativeca meĥaniko diferencas pro iliaj fundamentaj hipotezoj kaj matematika traktado. Tamen la entutaj rezultoj kiujn ili eblas starigi ne estas ĉiam kontraŭdiraj, precipe kiam "simplaj" fizikaj situacioj estas esplorataj. Ekzemple, strebante antaŭdiri la konduton de ĵus kunbatiĝintaj bilardgloboj, la klasika kaj la relativeca meĥaniko kvazaŭ idente rezultigas. Studante tiajn kazojn oni prefere uzas la klasikajn matematikajn kalkulojn, multe pli simplajn ol la relativecajn. Male se la rapido de korpoj aŭ partikloj proksimiĝas al la luma rapido, ambaŭ teorioj antaŭdiras tre malsamajn kondutojn. Tiukaze necesas apliki la relativecajn leĝojn.
 
La liman aplikon de la klasika meĥaniko pri movanta korpo difinas faktoro enkondukita de fizikistoj Lorentz kaj Fitzgerald fine de la 19a jarcento. Tiu faktoro, skribita per la greka litero β, difiniĝas tiel: β = v/c, kie v estas la korpa rapido kaj c la luma rapido: 299 792 458 m/s. Oni uzas la klasikan meĥanikon kiam β estas neglektebla rilate al 1, la relativecan kiam β proksimiĝas al 1. Do pri ordinaraj teraj fenomenoj (solidaĵa meĥaniko, balistiko) eblas malatenti la relativecajn korektojn. Male kiam la korpaj rapidoj fariĝas tre altaj, kiel pri iaj astronomiaj fenomenoj, la relativecaj korektoj gravas. Same pritraktante tre grandajn distancojn aŭ studante kvante gravajn materiajn agregatojn la relativecaj principoj nepre necesas. Same kiel la kvantuma teorio aplikiĝas pri infinite malgrandaj aĵoj la relativeca teorio aplikiĝas pri infinite grandaj aĵoj.
Linio 59:
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.savoir-sans-frontieres.com/JPP/telechargeables/esperanto/tout_est_relatif_esperanto/tout_est_relatif_esperanto.htm tout_est_relatif_esperanto.htm] - Speciala relativeco Esperante klarigita per bildstrio, dosiero PDF
* [http://arxiv.org/pdf/physics/0603053 0603053.pdf] - La relativeca tempo, artikolo far: F. M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira, 19 paĝoj, dulingve EO kaj EN apude, PDF dosiero PDF, 262 KiO
* ([[Portugala lingvo|portugale]]) [http://www.cosmobrain.com.br/cosmoforum/viewtopic.php?t=118 viewtopic.php?t=118] - Babilejo pri fama [[eksperimento]] de [[Albert Einstein]] pri la stelo en la eklipso en komenco de 20-a jarcento. La plej bona fotografio de eklipso estis farita en [[Sobral]], [[Brazilo|brazila]] municipo. Oni diskutas en ĝi ĉu la [[eksperimento]] estis fraŭdo aŭ ne.