Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 85:
 
===La muroj kaj la turoj de la kremlo===
 
La muroj estas konstruitaj el ŝtonoj kaj kunigitaj per mortero. La larĝo de muroj estas de 3,6 ĝis 6,5 m, la alto de 8 ĝis 15 m.
 
La nomoj de la turoj ne ĉiu estas historiaj. La nomoj “Palaca”, “Knaĵnaja”, “Kokuj”, “Metropolita” aperis ĉe aŭtoroj de ĉirkaŭ limo inter [[19-a jarcento|19-a]] kaj [[20-a jarcento]]j. Interne de ĉiu turo ekzistis kelkaj etaĝoj, kunigitaj per lignaj ŝtuparoj. El ĉiu turo estis eble eliri sur la muron.<ref name = tur>Великий Новгород. История и культура IX—XVII веков. Энциклопедический словарь. СПб.: Нестор-История, 2007.</ref>
 
====La turoj====
 
'''La turo “Vladimirskaja”''' ('''5''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 12,8 x 13 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 17,8 m. Havas pordegon. En [[1959]]—[[1961]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Havas fenestrojn kun brikaj arkoj. Super la pordego situas la restaĵo de fresko de [[Nikolao de Mira|sankta Nikolao]] kaj ambaŭflanke de pordego — du krucoj. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1311]] superpordega preĝejo de sankta Vladimiro (nun ne ekzistas). Laŭ la superpordega fresko la turo havas alian nomon — “Nikoljskaja”.<ref name = tur/>
 
[[Dosiero:Fiodorovskaya tower 2.jpg|eta|maldekstra|250px|<small>La turo “Fjodorovskaja”, la vidaĵo de la horloĝa turo</small>]]
'''La turo “Fjodorovskaja”''' ('''6''' sur la mapo) — estas cilindra turo, la diametro estas 14,6 m, la alto (sen la ligna tegmento) — 19 m. Dekomence havis pordegon, sed ekde [[1302]] ĝin ne havas. Sian nomon la turo ricevis de la situanta en ĝi kaj konstruita en [[1233]] superpordega preĝejo (nun ne ekzistas), kiu estis konstruita en memoro de subite mortinta antaŭ sia edziĝo Fjodor, la frato de [[Aleksandro Nevskij]].<ref name = tur/>
 
&nbsp;
 
'''La turo “Metropolita”''' ('''7''' sur la mapo) — estas ankaŭ cilindra turo, la diametro estas 13,6 m, la alto (sen la ligna tegmento) — 16,3 m. Neniam havis pordegon. Estas konstruita en 1484—1499-aj, eble sur la pli malnova fundamento. La du cilindraj turoj apudis al la palaco de metropolito kaj estis iusence ĝiaj partoj. Sian nunan nomon la turo ricevis nur en la fino de [[19-a jarcento]], antaŭe oni ofte nomis ĝin “la ronda”, “la ruĝa” aŭ “la ruĝa ronda”. Dum la Dua mondmilito la turo, malsame al ĉiuj aliaj, preskaŭ ne ricevis difektojn. En [[1956]] estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento. Sur la turo estis trovitaj [[Sveda lingvo|svedlingvaj]] skribaĵoj de 17-jarcento.<ref name = tur/> <br clear="all" />
 
[[Dosiero:Museum(Detinets).jpg|eta|dekstra|250px|<small>La Novgoroda muzeo de antikvaĵoj sur la poŝtkarto ([[1913]])</small>]]
 
'''La turo “Zlatoustovskaja”''' ('''8''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo. Sian nomon la turo ricevis de la apuda preĝejo, konstruinta en 14-a jarcento kaj ekzistinta ĝia [[1694]]. Dum rekonstruo en [[1484]]—[[1490]] ĝi estis malkonstruita kaj konstruita denove. Poste oni rekonstruis ĝin plurfoje. En la fino de [[17-a jarcento]] al la turo oni alkonstruis domon kaj komencis uzi ĉiun komplekson kiel vira malliberejo. Pro tio la turo havis aliajn nomojn — “la prizona”. En [[1832]] malliberejo estis fermita. En la fino de [[19-a jarcento]] en la turo kun la alkonstruaĵo estis malfermita ''Novgoroda muzeo de antikvaĵoj''. Dum la Dua mondmilito la turo ricevis multajn difektojn. En 1970-aj ĝi estis restaŭrita (parte) laŭ la formo de 15-a jarcento.<ref name = tur/> <br clear="all" />
 
[[Dosiero:NV Kreml 11.jpg|eta|maldekstra|250px|<small>La preĝejo de la Kovro de Dipatrino apud la turo “Pokrovskaja”.</small>]]
 
'''La turo “Pokrovskaja”''' ('''9''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 16 x 10,5 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 18 m. Elstaras el la muroj eksteren je 9 m. Nun ne havas pordegon, sed dekomence havis. En 1305 al ĝi estis alkonstruita la preĝejo de la [[Kovrofesto|Kovro de Dipatrino]], de kiu la turo ricevis sian nomon (La [[Rusa lingvo|rusa]] vorto ''Pokrov'' signifas ''Kovro''). Ekde la komenco de [[19-a jarcento]] la turon oni uzas kiel virina malliberejo. Ekde [[1898]] — kiel kadukulejo. Ekde la 1920-aj jaroj en la turo situis arkivoj.<ref name = tur/> En [[1968]] estas restaŭrita laŭ formo de 16-a [[jarcento]].
 
'''La turo “Kokuj”''' ('''10''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 8,5 x 10,4 m. La alto estas 38,5 m. Pordegon la turo ne havas. Ĝia tegmento estas kovrita per ferlado, super la tegmento estas la orita kaj arĝentita flageto kun la novgoroda blazono, super flageto — la krono, kaj super ĝi — la floro. Ĝia formo estas tre malsimila kun tiu de ĉiu alia turo de novgoroda kremlo kaj tiu ĉi turo estas multe pli granda ol aliaj. En la [[15-a jarcento]] ĉi tie estis malgranda turo, ne pli alta ol muroj. En la [[17-a jarcento]] la turo estas rekonstruita, oni superkonstruis al ĝi tri kvarangulajn kaj pli supre du okangulajn etaĝojn. Supre oni starigis lignan tegmentiton, kovritan per ferlado. Sian nomon la turo ricevis nur en [[1913]]. En 1960-aj ĝi estis restaŭrita laŭ la formo de 17-a jarcento. Nun sur la turo situas [[elrigardplatformo]] kun teleskopoj por rigardi vidindaĵoj de Novgorod kaj ties ĉirkaŭaĵo.<ref name = tur/>
 
'''La turo “Knjaĵnaja”''' ('''11''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 9 x 9,8 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 18,5 m. La turo ne havas pordegon. Eliroj sur la murojn nun ne plu ekzistas. Estis konstruita en [[1484]]—[[1499]], verŝajne, anstataŭ la pli malnova. Sian nunan nomon ricevis nur en la komenco de [[20-a jarcento]]. La nomon oni povas traduki kiel “La princa”. Dum la dua mondmilito la turo estis deŝirita de la muroj, sed ne falis.<ref name = tur/> <br clear="all" />
 
[[Dosiero:Velikiy Novgorod Detinets 09.jpg|eta|dekstra|250px|<small>La turo “Spaskaja”, vidaĵo de la turo “Kokuj”.</small>]]
 
'''La turo “Spaskaja”''' ('''12''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 15 x 8,3 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 19 m. La larĝo de pordego estas 3 m. Ĝin kronas la restaŭritan laŭ priskriboj de la [[17-a jarcento]] ligna tegmento alta je 15 m, kun la observeja tureto. La ekstera fasado havas la tri rondajn ornamaĵojn kaj la zono el rombtoj. Sian nomon la turo ricevis de la superpordega preĝejo de la [[Transfiguriĝo]] de la Savanto (ruse: Savanto = Spas). Tiu preĝejo estis unuafoje konstruita en [[1297]] (aŭ [[1294]]) kaj situis en la turo, kiu ekzistis en la sama loko. La nuna turo estas konstruita en la fino de 15-a jarcento. Dum la dua mondmilito estis detruita la ligna tegmento de turo, sed la turo mem preskaŭ ne estis difektita. En [[1946]]—[[1947]], oni malkonstruis ĉiuj apudturaj alkonstruiaĵoj kaj restaŭris la turon kaj ĝian tegmenton laŭ la formo de 15-a jarcento.<ref name = tur/> <br clear="all" />
 
[[Dosiero: Дворцовая_башня.JPG|eta|maldekstra|250px|<small>La interna flsanko de la turo “Palaca</small>]]
 
'''La turo “Palaca”''' ('''13''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 10,2 x 11,2 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 20 m. Ĝi havas pordegon ekstere, sed la pordego ne estas traa, flanke de la interno de la kremlo situis alkonstruaĵo, kiu havas nur malgrandan pordon, do la turo ne estis traveturebla. Sian nomon la turo ricevis nur en 1913 laŭ ne tre klaraj kialoj. La turo estis konstruita en 1484—1499 sur la pli malnova fundamento. La interna alkonstruaĵo estis pli malnova la turo mem. En 1966—1967 estas restaŭrita laŭ la formo de 15-a jarcento, kaj oni rekonstruis la alkonstruaĵon laŭ arkeologiaj donitaĵoj.<ref name = tur/>
 
'''La turoj “Borisoglebskaja”''', '''“Preĉistenskaja”''' kaj '''“Voskresenskaja”''' ('''14''', '''15''' kaj '''16''' sur la mapo respektive) ne plu ekzistas, anstataŭ la du lastaj nun estas la grandaj arkoj, tra kiu nun oni plej ofte eniras en la kremlon. Ekzistis proponoj denove konstrui la turon “Borisoglebskaja” en 1960, sed tiu propono ne estis efektivigita. <br clear="all" /><ref name = tur/>
 
&nbsp;
Linio 127 ⟶ 126:
====La muroj====
 
La longoj de ĉiuj muroj estas jenaj:<ref name = tur/>
 
{| class="wikitable sortable"