Blanka bastono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e Kategorio:Handikapo forigita uzante VarmaKato
eNeniu resumo de redakto
Linio 2:
 
[[Image:Long cane folded.jpg|thumb|300px|left|Faldebla blanka bastono]]
'''Blanka bastono''' estas ilo por blinduloj kaj vidhandikapuloj por ke ili trovu truojn kaj aliajn malhelpilojn kiuj estas sur la vojo. Blanka bastono estas ankaŭ signo, kiu montras al aliaj homoj ke la uzanto de la bastono estas blindula aŭ persono kiu havas malbonan vidkapablon.
 
En kelkaj landoj bastonoj povas havi unu parton kun alia koloro. Ekzemple en [[Britio]] la bastono kun ruĝaj kaj blankaj strioj estas por surdblinduloj. En [[Finnlando]] oni opinias ke vintre aliaj povus pli bone rimarki bastonon kun kolora strio.
 
Kvankam oni uzis bastonojn dum jarcentoj, la blanka bastono ricevis je la [[1920-aj jaroj]] nunan simbolokategorin kiu montras ke uzanto estas blindulo aŭ vidhandikapulo. La brita fotisto James Biggs, kiu perdis sian vidkapablon en akcidento sentis sin senprotekta inter aŭtomobilojn. En la jaro 1921 li ekpensis farbi bastonon per la blanka koloraĵo, por ke stiristoj pli bone lin rimarkus. Laŭ hispanlingva vikipedio samjare la inventisto el [[ArgentinioArgentino]] José Mario Fallótico sentis saman neceson helpi blindulojn per tiu signalilo, sed li ne patentis ĝin, kion oni faris en [[Usono]]. Je la [[1930-aj jaroj]] en [[Francio]] kaj en Britio naskiĝis nacia movado pro la blanka bastono. Post keldek jardekoj la blanka bastono estis pli uzata ankaŭ en Finnlando.
 
Unue la blankaj bastonoj estis mallongaj, kiel kutimaj bastonoj. Nuntempe tiu modelo estas blanka subtenilbastono. Novan modelon bastono ricevis post la [[dua mondmilito]]. Richard Hoover kiu trejnis usonajn soldatojn kiuj blinduliĝis en milito rimarkis, ke kun pli longa bastono oni povas koni ĉirkaŭaĵon pli bone kaj piediri pli facile. Nune estas ankaŭ faldeblaj blankaj bastonoj.
 
Je la 15-a oktobro estas la tago de blanka bastono en Finnlando.
 
{{Commons|Category:White canes}}