Enrique Jardiel Poncela: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sen ruĝa kategorio. Kun bildo el Vikimedia Komunejo.
eNeniu resumo de redakto
Linio 15:
En [[1934]] aperis la unua volumo de lia teatro ''Tres comedias con un solo ensayo'' (Tri komedioj kun ununura provludo). Li premierigis ''Angelina o el honor de un brigadier'', poste titolita ''Angelina o un drama en 1880''. En julio li denove veturis al [[Hollywood]], kie li restos ĝis marto de venonta jaro; dume li filmis kinan version de ''Angelina o el honor de un brigadier''.
 
Dum [[1935]] kaj [[1936]] li premierigis komediojn ''Un adulterio decente'' (Deca adulto), ''Las cinco advertencias de Satanás'' (La kvin avertoj satanaj) kaj ''Morirse es un error'' (Mortiĝi estas eraro), titolota post la [[intercivitana milito]], ''Cuatro corazones con freno y marcha atrás'' (Kvar koroj kun bremso kaj reena marŝado). Kiam ekis la milito, li estis arestita la 16a de aŭgusto kaj liberigita malmultajn tagojn poste. En [[1937]] li sukcesis eliri el Hispanio kaj elmigras unue al Francio kaj poste al [[ArgentinioArgentino]], kie li laboris por kino kaj radio. En [[1938]] li revenis el ArgentinioArgentino al Hispanio tra [[Portugalio]], kaj instaliĝis en [[San Sebastián]] ĝis la fino de la milito.
 
Post la fino de la milito, en 1939 li revenis al Madrido, kie la 16an de junio li repremieris opereton ''Carlo Monte en Monte Carlo''; la [[21an de oktobro]] la komedion ''Un marido de ida y vuelta'' (Edzo por iro kaj reveno), kaj realigas filmon: ''Mauricio, o una víctima del vicio''. Lia kreativeblo estas grandega kaj tiele, dediĉita al la teatro, komence da la 40aj jaroj premieris grandan kvanton da verkoj: ''Eloísa está debajo de un almendro'' (E. estas sub amigdalarbo) en [[1940]], konsiderita lia majstroverko; ''El amor sólo dura 2.000 metros'' (Amo daŭras nur dumil metrojn), ''Los ladrones somos gente honrada'' (Ni ŝtelistoj estas honestuloj) kaj ''Madre (el drama padre)'' (Patrin’ -la patra dram’-) en [[1941]]. ''Es peligroso asomarse al exterior'' (Danĝeras montriĝi eksteren) kaj ''Los habitantes de la casa deshabitada'' (La loĝantoj de la senloĝa hejmo) en [[1942]]. Blanca por fuera y Rosa por dentro (Blanka ekstere kaj Roza ene), ''Las siete vidas del gato'' (La sep vivoj de la kato), ''A las seis en la esquina del bulevar'' (Je la sesa en stratangulo de la bulvardo) en [[1943]], jaro kiam aperis la kina versio de ''Eloísa está debajo de un almendro'', reĝisorita de [[Rafael Gil]].