Aleksiaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Aleksiaro''' aux '''Aleksiareso''' (helene|''Ἀλεξιάρης'') estas en helena mitologio filo de Heraklo kaj lia edzino Hebo, filino de dio Zeŭso kaj dii...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:06, 21 dec. 2017

Aleksiaro aux Aleksiareso (helene|Ἀλεξιάρης) estas en helena mitologio filo de Heraklo kaj lia edzino Hebo, filino de dio Zeŭso kaj diino Hera.

Kiam estis heroo Heraklo senintence mortigita per venena mantelo de lia propra edzino Dejaniro, alflugis el Olimpo al lia cindriga lignaro diino Atena kaj heroldo de dioj Hermeso kaj veturigis lin sur ora ĉarego sur Olimpon. Tie la plej granda Grekia heroo trovis varman bonvenigon de ĉiuj Olimpaj dioj kaj eĉ ankaŭ Hero venkis sian malnovan malamon kaj edzinigis al li sian filinon Hebon, diinon de eterna juneco.

La plej alta dio Zeŭso sidiĝis kun li al tablo de dioj, gastigis lin per akvomielo kaj ambrosio kaj pro liaj heroaj agoj donacis al li senmortecon. Poste Heraklo, liberigita de suferoj de la surtera vivo, vivis kun sia edzino Hebo feliĉe kaj fruktoj de ilia amo estis filoj Aniketo kaj Aleksiaro.

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexiares en la ĉeĥa Vikipedio.