Gobelino: Malsamoj inter versioj

461 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
[[Dosiero:Gobelins - Chancellerie (Musée Nissim de Camondo).JPG|eta|300px|Gobelina mur-tapiŝo en la Pariza Muzeo Nissim de Camondo (ĉ. 1680)]]
'''Gobelino''' aŭ '''gobeleno''' (el la [[franca]]: ''Gobelin'', nomo de familio kiu starigis la [[manufakturo]]n [[manufakturo Gobelin|Gobelin]]), pli ĝenerale ankaŭ '''bildotapiŝo''', estas [[arta]] mur-[[tapiŝo]]. La bildoj estas enteksataj per [[teksmaŝino]].
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''gobeleno''' estas ''Ĉiu fama arta tapiŝo tekstita en la Pariza fabriko, kiu [tiele: sen akuzativo] fondis Johano Gobelin, 15a jc.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 83.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el ''Gobelin'', propra nomo de artemaj tapiŝoteksistoj.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
== Funkcio de la bildo-/murtapiŝoj ==
La artaj teksaĵoj plenumis krom ornamaj ankaŭ diversajn praktikajn taskojn: unue tiun de [[varmoizolado]], kio plibonigis la ĉambroklimaton, kaj due ili solvis la [[akustika]]jn problemojn en grandaj, altaj ĉambroj. Sed ne sufiĉas konsideri la praktikajn utilojn de murtapiŝoj, ĉar la enteksitaj bildoj ankaŭ plenumis instruajn funkciojn. Ekzemple la bildotapiŝoj de la Supra Rejnlando, montrantaj sovaĝulojn aŭ [[fabelo|fabelbestojn ]], estas postulinvito, vivi laŭ kortumaj reguloj. La sovaĝuloj respegulas la kortuman-kavaliran idealon, kiun fervore sekvu la rigardanto. Tiuj ĉi bildotapiŝoj tamen estis ofte fiksitaj tiel alte sub la plafono de la ĉambroj, ke izola efiko estas neebla kaj neenda.
 
== Teĥniko ==
''Vera'' permane teksita bildotapiŝo ekestas sur vertikala aŭ horizontala [[teksmaŝino]]. Oni enteksas [[fibro]]jn el [[lino]] kaj [[kotono]] por la alte streĉataj [[varpo]]j, [[lano]]n, [[sedo]]n, foje ankaŭ linon kaj, se temas pri altvaloraj verkoj, fibroj el [[arĝento]] kaj [[oro]] por la [[vefto]]j. Oni enteksas la bildon sur la dorsoflanko de la ekestanta verko.
 
== Historio ==
[[dosiero:Croy-Teppich Greifswald.png|eta|Tapiŝo de Croy el 1554/1556, nun posedaĵo de la [[Universitato Ernst Moritz Arndt]] je [[Greifswald]]]]
242 183

redaktoj