Grizajlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Matthias Gruenewald-Heller-Altar-Heilige Elisabeth.jpg|eta|rekta|Eltranĉaĵo el la ekstera flanko de la Heller-Altaro de Matthias Grünewald, plenumita per grizajla pentrado, Ŝtata Artohalo je Karlsruhe]]
'''Grizajlo''' (PIV: Pentra kaj ornama procedo uzanta nur unu koloron kontrastigante ĝiajn malsamajn helecojn<ref>PIV3 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005, SAT, Parizo, 2005</ref>; laŭ la [[franca lingvo|franca]] ''gris'' = griza) estas pentroteĥniko, kiu uzas nure grizon, blankon kaj nigron. Je aliaj hele aŭ malhele nuancitaj koloroj oni diras unukolora pentrado. Ĝi baziĝas sur neta ombroefiko. Speco de grizajlo ankaŭ troviĝas en la [[vitralo|vitropentrado]]. Ekzemplo estas la vitraloj en la [[ĥorejo]] de la [[katedralo de Altenberg]].
 
[[Francisko Azorín]] registris la formon '''griselo''' nome ''Verdeblanka antikva vitrelo pentrita nur per koloriloj grizebrunaj. Bildo monokroma.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 84.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el latina ''griseus''.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
== Uzado kaj historio==
Grizajlo estas teĥniko uzita aparte en la [[mezepoka]] [[retablo|tabulpentrado]]. Ekzemplo por tio estas la ''Heller-Altaro'', kiun pentris [[Matthias Grünewald]] kaj [[Albrecht Dürer]]. De Grünewald devenas la aloj, sur kiuj la sanktuloj, pentritaj en grizajlo, efikas kiel skulptaĵoj en muroniĉoj.