Hispanio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dominik (diskuto | kontribuoj) Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de 2C0F:F930:0:3:0:0:0:221) kaj restarigis revizion 6233218 de Kani (VANDALISMO) |
IsabellaII.png estas anstataŭigita per Portrait_of_Isabella_II_of_Spain.png. CommonsDelinker: File renamed: [[:c:COM... |
||
Linio 135:
Dum la regado de Fernando la 7-a la hispana monarkio spertis la transiron de la malnova reĝimo konsistante el [[absolutismo]] al la [[liberala ŝtato]]. Post lia reveno al Hispanio, Fernando la 7-a nuligis la Konstitucion de 1812 kaj persekutis la konstituciismajn liberalulojn, ekigante la komencon de rigida absolutismo. Dume, la milito de hispanamerika sendependo daŭre okazis, kaj malgraŭ la militema peno de la defendantoj de la hispana monarkio, je la fino de la konflikto nur la insuloj [[Kubo]] kaj [[Puerto-Riko]], en [[Ameriko]], daŭre restis kiel parto de la nacia teritorio de Hispanio, kiu je la fino de la "[[abomeninda jardeko]]" kaj kun la liberala apogo de la [[Pragmata Sankcio de 1830]] estis denove organizata en [[parlamenta monarkio]]. Tiamaniere ambaŭ revoluciaj procezoj originigis la novajn naciajn ŝtatojn ekzistantajn en la nuntempo, kaj fine de la regado de Fernando la 7-a finiĝis la [[Absolutismo]] en la tuta hispana mondo.
[[Dosiero:
La morto de Fernando la 7-a malfermis novan periodon je nestabileco ekonomika kaj politika: lia frato [[Carlos María Isidro]] apogata de la absolutismaj partianoj, ribeliĝis kontraŭ la nomumado de [[Izabela la 2-a (Hispanio)|Izabela la 2-a]], filino de Fernando la 7-a, kiel heredantino kaj konstitucia reĝino, kaj kontraŭ la forigado de la [[Salfranka leĝo]] de la [[Burbonoj]], kiu malpermesis la sukcedon de la virinoj en la krono, ekiĝante la [[Unua Karlisma Milito]]<ref>http://html.rincondelvago.com/primera-guerra-carlista-1833-y-1839.html</ref>. La regado de Izabela la 2-a karakteriziĝis pro la alternado en la povo de progresistoj kaj moderuloj eĉ se tiu alternado estis pli motivita pro la militistaj ribeloj de ambaŭ grupoj ol pro signoj de paciĝo kun celo el elektadoj.
|