Karmanoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Peter Paul Rubens - Apollo and the Python, 1636-1638.jpg|eta|300px|<center>''[[Apolono]] kaj [[Pitono (mitologio)|Pitono]]'', laŭ pentraĵo de [[Peter Paul Rubens]] ([[1636]]-[[1638|38]]). Apolono vojaĝis al [[Kreto (insulo)|Kreto]] por ke '''Karmanoro''' senpekigu lin de tiu sakrilegia murdo.</center>]]
Laŭ la [[helena mitologio]], '''Karmanoro''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Καρμάνωρ'', «la tondisto») estis [[Kreto (insulo)|kreta]] [[duondio]] rilanta al rikoltado; fakte lia nomo devenas el la vortoj ''keiro'' (tondi, tranĉi) kaj ''karma'' (razita, tondita). Li estis la ''Senjoro de [[TarrhaTarro]]'', kaj la kreta partnero de la diino [[Demetro]],<ref name=":0">[[Károly Kerényi]] 1970, paĝ. 412.</ref> kun kiu li havis du gefilojn nomiĝintajn [[Eŭbuleo]],<ref>[[Diodoro Sicila]], ''[[Historia biblioteko]]'', 5.76.3.</ref><ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]], ''[[Priskribo de Grekio]]'', 2.30.3.</ref> patrono de plugado, kaj [[Krizotemiso]], duondiino de la rikoltaj festivaloj.<ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]], ''[[Priskribo de Grekio]]'', 10.7.2.</ref>
 
Lia nepino, kiu havis similajn kapablojn, funkciojn kaj nom-originon, nomiĝis [[Karmo (mitologio)|Karmo]]. Fakte, la vorto ''Karmanoro'' eble temas pri simpla referenco al ŝi, kun la signifo «la viro de Karmo», [[epiteto]] kun la vira sufikso ''-or''<ref>Oni komparu ĝin kun pliaj personaj nomoj kiaj [[Antenoro]], ekzemple.</ref> por priskribi lian rolon. Tamen, [[Walter Burkert]] asertis ke "tiu nomo ŝajnas ne esti greka",<ref>[[Walter Burkert]], ''The Orientalizing Revolution: Near Eastern Influence on Greek Culture in the Early Archaic Age'' Harvard University Press (1992:63). Pri la radiko ''krm'' kiel okcident-semida vorto por «vitejo» konsultu [[Stanislav Segert]], ''A Basic Grammar of the Ugaritic Language'', ''s.v.'' "krm", kompare kun la hebrea, siria kaj araba lingvoj.</ref> kaj [[Robert Graves]] tradukas ĝin kiel «Servisto de la diino Luno».<ref>[[Robert Graves]], ''The Greek Myths'', enhavo-tavelo.</ref>
 
La atributoj kaj kultado de Karmanoro estis tre similaj al tiuj, de la preskaŭ identaj figuroj [[Jakĥo]] kaj [[Jasiono]], [[Samotrako|samotraka]] parulo de Demetro kiun [[Heziodo]] lokigas en Kreto. Verŝajne estis Karmanoro tiu, kiu senpekigis [[Apolono|Apolonon]] post kiam tiu lasta mortigis la [[drakajno|drakajnon]] [[Pitono (mitologio)|Pitono]] en la sakrala [[Orakolejo de Delfo|templo en Delfo]]. La dio profitis sian ĉeeston en la palaco de Karmenoro en TarrhaTarro por delogi la [[nimfo|nimfon]] [[Akakaliso]], kromnomata ''La [[Narciso]]''. La plimulto de la versioj konsideras ŝin filino de la reĝo [[Minoso]], kaj do patrina parenco de Karmanoro, kvankam laŭ aliaj ŝi estis plia filino de Karmanoro mem. El Apolono, ŝi naskis [[Filacido]]n kaj [[Filandero]]n.<ref>Paŭzanio, ''Priskribo de Grekio'', 10.16.5.</ref>
 
Laŭ kelkaj versioj, ankaŭ [[Artemiso]], kiu akompanis sian fraton en serĉado de purigo,<ref>[[Eliano]], ''Varia historia'', 3.1.</ref> estis senpekigita de Karmanoro en TarrhaTarro,<ref>[[Pierre Grimal]], ''Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine'', s.v. ''Carmanor''.</ref> ĉar la unuan lokon kien ili iris, [[Agila]], ne kontentigis Apolonon.<ref>Robert Graves, ''The Greek Myths'', 21.b.</ref>
 
== Aliaj personoj same nomiĝintaj ==