Sinagogo de Worms: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ADLS
e - tajperaro
Linio 13:
Ekde la mezo de la [[19-a jarcento]] la juda komunumo en Worms inklinis al [[liberalismo]]. Tial en 1842 la divida muro inter la vira kaj virina sinagogoj estis forigita kaj en 1877 enkonstruiĝis orgeno, kutima elemento en ĉirkaŭaj kristanaj preĝejoj. Tiujn ŝanĝojn ne bonvenigis ĉiuj komunumanoj. Por tiu grupiĝo de ortodoksaj judoj la grenkomercisto ''Leopold Levy'' norde de la sinagoga placo konstruigis tiel nomatan "novan sinagogon" aŭ "sinagogon de Levy" ([[germane]] „Neue Synagoge“ aŭ „Levysche Synagoge“), kiu inaŭguriĝis en 1875. Laŭ la volo de la donacinto tamen ankaŭ tiu sinagogo restis posedaĵo de la urba juda komunumo, por eviti diserigon en pli malgrandajn grupiĝojn.
 
Dum la [[pogromo de novembro 1938]] la urba sinagogo bruliĝis. La restintaj muroj en 1942 estis faligitaj, kaj la ruino fine de la [[Dua Mondmilito]] pro la bomadobombado de la [[Aliancanoj]] ankoraŭ pli erigitaj. Inter la jaroj 1938 kaj 1945 el la ruinaĵo iuj urbanoj sukcesis savi unuopajn konstruaĵerojn, el ili ankaŭ la fonda skribaĵo de la jaro 1034. Jam en 1947 estis urba iniciativo rekonstrui la sinagogon.<ref>Jens Hoppe: ''Jüdische Geschichte und Kultur in Museen. Zur nichtjüdischen Museologie des Jüdischen in Deutschland.'' ["Juda historio kaj kulturo en muzeoj. Pri la ne-juda muzea scienco de judismo en Germanio"], eldonejo Waxmann, [[Münster (Vestfalio)|Münster]] 2002, ISBN 3-8309-1178-5, paĝo 46.</ref> Tamen fine nur en 1958 komenciĝis la rekonstruo de la historia sinagogo fare de fakaj restaŭristoj. En 1961 ĝi en la malnova formo povis esti reinaŭgurita, en celebraĵo kiun partoprenis la germania ministro ''Heinrich von Brentano''.
 
La "nova sinagogo" aŭ sinagogo de Levy, kiu ĉe la sinagoga placo lokiĝis vid-al-vide de la malnova sinagogo, en la pogromo de novembro 1938 restis preskaŭ nedamaĝita, sed ĝi en 1945 per bomadobombado de la Aliancanoj estis forte detruita kaj la ruinaĵo en 1947 forigita. En ĝia loko ekde la 1990-aj jaroj estas privata loĝdomo, kies fasado memorigas la antaŭan eksteran formon de la historia sinagogo kaj norde rekompletigas la sinagogan placon.
 
La historia sinagogo de Worms estas leĝe protektita monumento. Jam en 1887 ĝi estis listigata en la oficiala verkaĵo ''Die Kunstdenkmäler im Großherzogtum Hessen'' ["la artaj monumentoj en la [[Grandduklando Hesio]]"<ref>''Die Kunstdenkmäler im Großherzogtum Hessen. Kreis Worms. Darmstadt 1887, paĝo 258.''</ref> kaj sekve estis – "pro la granda apreziĝo [de la sinagogo] en la [[mezepoko]]" estis inter la unuaj judaj preĝejoj, kiuj ricevis oficialan ŝtatan protekton.<ref>Jens Hoppe: ''Jüdische Geschichte und Kultur in Museen. Zur nichtjüdischen Museologie des Jüdischen in Deutschland.'' ["Juda historio kaj kulturo en muzeoj. Pri la ne-juda muzea scienco de judismo en Germanio"], eldonejo Waxmann, [[Münster (Vestfalio)|Münster]] 2002, ISBN 3-8309-1178-5, paĝo 44.</ref>