La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 40:
* [[Wim Jansen]], ''La Fundamenta Esperanto nekontesteble eŭropa, sed...''; la aŭtoro komparas la tipologion de la Fundamenta Esperanto kun la ĉefaj trajtoj de milo da lingvoj, dividinte ilin en eŭropaj kaj ekstereŭropaj, por determini la eŭropecon de Esperanto. Li komparas la diversajn trajtojn pri [[fonemo]]j, artikoloj, leksiko (numeraloj, koloroj, religiaj terminoj), morfologio (morfemoj), pluralo, akuzativo, adpozicioj, komparo, konjugacio, sintakso (frazordo), akcento kaj negacio. En detala tabelo li montras la pruntojn fare de Zamenhof el la referenclingvoj, nome angla, franca, germana, pola kaj rusa. El tio li konkludas, ke, kiel ĝenerale oni asertas, Esperanto estas tre eŭropeca lingvo, sed ĉefe pro la [[leksiko]], kaj ne tiom pri aliaj gramatikaj trajtoj, ekzemple manko de personmarkado ĉe verboj. ''18 el 21 propraĵoj favoras la eŭropecon de Esperanto kaj 12 el 21 ĝian ekstereŭropecon''.<ref>[[Wim Jansen]], ''La Fundamenta Esperanto nekontesteble eŭropa, sed...'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 281.</ref> [[Akuzativo]] respegulas la kazecon de germana, pola kaj rusa. La partikulareco de la sistemo de morfemoj en Esperanto estas ke ili estas neŝanĝeblaj, produktivaj kaj memstaraj.
* [[Boris Kolker]], ''Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto''; spite ĝeneralan kredon ke Esperanto derivas ĉefe el latin-ĝermana lingvaro, la aŭtoro pruvas ke ankaŭ la [[rusa lingvo]] kiel unu el la kvin referenclingvoj (franca, angla, germana, pola, rusa) "grave kontribuis ne nur al la leksiko, sed anakŭ al la fonologio, semantiko, vortfaradaj, morfologiaj kaj sintaksaj modeloj de Esperanto".<ref>[[Boris Kolker]], ''Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 285.</ref> Li meditas pri la ekvilibro inter internacieco kaj reguleco kaj venas al la ideo ke multaj el la internaciaj vortoj prenitaj de Esperanto havis ankaŭ sian korelativon en la rusa, kiu ''ludis la rolon de decida kontrola lingvo''.<ref>Samloke, paĝo 287.</ref> Li komparas la aferon kun la kreado de [[Interlingua]], kie multaj rusdevenaj radikoj estis anstataŭitaj de aliaj ne rusdevenaj. La klino de Zamenhof al la rusa estas logika, se oni konsideras la verŝajnan gradon de lia lingvorego, nome "rusa, germana, pola, franca, angla".<ref>Samloke, paĝo 287.</ref>
* [[Ilona Koutny]], ''Esperantlingva bildo de la mondo''; oni klopodas per analizo de lingvaj trajtoj de Esperanto atingi konkludojn pri la mondokoncepto de Esperanto mem kaj de esperantistoj, kiuj logike estas influataj respektive de la fontolingvoj de Esperanto, de la eŭropa kultursfero, de la gepatra lingvo de esperantistoj kaj de la specifa strukturo de Esperanto mem. Por tio oni faris enketon al 100 epserantistoj. La unua analizita trajto estas la foje kritikita [[seksismo]] de Esperanto, nome pri la afikso -in-, la prefikso ge-, la proponita afikso -iĉ-, kaj la subkomprenata ĝenro de -ant- kaj -ul-. Pri vortfarado oni pritraktas la evluon de derivitaj vortoj al leksikaj vortoj, kiel en la kazo de ''vortaro'', ''tranĉilo'', ''lernejo'', kaj inverse la konkurenco de tiuj kun alternativaj leksikaj vortoj kiel ''hospitalo'' aŭ ''ganto''. Ilona Koutny klare konstatas la produktivecon de Esperanto en vortofarado kompare al la [[angla]] aŭ la [[hungara]].
* [[Ilona Koutny]], ''Esperantlingva bildo de la mondo'';
* [[Geraldo Mattos]], ''Instruoj kaj truoj de la Ekzercaro'';
* [[Christopher Gledhill]], ''Frazeologio, kunokazemo kaj leksiko-gramatiko. La ekzemplo de predikato-komplemento-esprimoj en Esperanto'';