Uzanto:Fimako/provejo: Malsamoj inter versioj

 
==Kultado==
La dekreto pri [[Unua rikolto]] ([[5-a jarcento a.K.]]) postulis oferojn al Demetro kaj al [[Koro (mitologio)|Koro]] («la junulino», kutime asociita al Persefono), Triptolemo, ''Theos'' ([[Dio]]), ''Thea'' (Diino) kaj Eŭboleo. La surskribo sur la [[reliefo (arto)|reliefo]] de la ''Lakratidoj'' identigas la personon kiu plenumas la oferon kiel pastro de la Dio kaj Diino (tio estas, de la Gereĝoj de la Transmondo, en referenco al mistereca kultado) kaj de Eŭbuleo.<ref>Clinton, ''The Mysteries of Demeter and Kore'' paĝ. 347, kiu mencias ''Inscriptiones Graecae'' 1<sup>3</sup> 78, linioj 38–40, [http://epigraphy.packhum.org/inscriptions/main?url=oi%3Fikey%3D79%26bookid%3D4%26region%3D1 Teksto en la greka, rete.]</ref> En la ''Orfeaj tabuletoj'', Eŭbuleo estis alvokita kvar fojojn kune kun [[Eŭklo]] («Bona famo»), laŭ la deklaro de la Reĝino de la Postmondo, Persefono, en la unua linio. Li estis alvokita ankaŭ en la ''[[Papiruso]] Gurôb'', de meze de la [[3-a jarcento a.K.]].<ref> Graf and Johnston, ''Ritual Texts'', paĝ. 189.</ref>
 
Ĉar Eŭbuleo sajnas esti homo en la rakonto aludita de la skolioj pri Lukiano, li kelkfoje estis konsiderita [[Kultado al herooj|heroo]], kiel Triptolemo kaj eĉ Jakĥo.<ref>William Henry Denham Rouse, ''Greek Votive Offerings: An Essay in the History of Greek Religion'' ([[Cambridge University Press]], [[1902]]), paĝ. 28.</ref>
14 677

redaktoj