Uzanto:Fimako/provejo: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:NAMA 2650 Eubouleus.JPG|eta|300px|<center>Ĉi tiu marmora kapo, ofte atribuita al [[Praksitelo]], eble estas bildigo de '''Eŭbuleo'''.</center>]]
Laŭ la [[Antikva greka religio]] kaj [[Helena mitologio|mitologio]], '''Eŭbuleo''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Εὐβουλεύς'', «bona konsilisto»)<ref>[[Rosemarie Taylor-Perry]], ''The God Who Comes: Dionysian Mysteries Revisited'' (Algora, [[2003]]), paĝ. 10.</ref> estis dio ĉefe konata danke al religiemaj [[Epigrafio|surskriboj]] kadre de la [[Misterecaj religioj|misteroreligioj]]. Tiu nomo aperas plurfoje en la korpuso de la tiel nomataj ''[[Totenpass|Orfeaj or-tabuletoj]]'' per diversa literumado, kiaj ''Euboulos'', ''Eubouleos'' kaj ''Eubolos''.<ref>Fritz Graf and Sarah Iles Johnston, ''Ritual Texts for the Afterlife: Orpheus and the Bacchic Gold Tablets'' ([[Routledge]], [[2007]]), paĝ. 5, 13 kaj 123.</ref> Ĝi eble temas pri [[epiteto]] de la ĉefa [[Orfeismo|orfea dio]], [[Dionizo]] aŭ [[Zagreo]],<ref>[[Jane Ellen Harrison]], ''Prolegomena to the Study of Greek Religion''([[Cambridge University Press]], [[1908]]), 2-a eldono, paĝ. 585.587.</ref>, de [[Hadeso]] aŭ de [[Zeŭso]] en nekutima rilato kun la [[Eleŭzisaj misteroj]].<ref>Oni uzis ĝin kiel epiteto de Zeŭso en kelkaj surskribaĵoj; [[J.G. Frazer]], ''Pausanias's Description of Greece'' ([[Londono]], [[1913]]), vol. 2, paĝ. 70. </ref> Tamen, akademiuloj de fine de la [[20-a jarcento|20-a]] kaj komence de la [[21-a jarcento|21-a]] jarcentoj komencis konsideri Eŭbuleon sendependa "grava dio" ĉe la misteraj religioj, surbaze de lia elstaro en la surskribaj pruvoj. Lia arta prezentado kiel torĉisto montras ke lia rolo estis gvidi en la revena vojo el la [[Hadeso#Regno de mortintoj|postmorta mondo]].<ref>Kevin Clinton, "The Mysteries of Demeter and Kore," ĉe ''A Companion to Greek Religion'' ([[Wiley-Blackwell]], [[2010]]), paĝ. 347-353. [https://books.google.com/books?id=yOQtHNJJU9UC&pg=PA347&dq=%22An+Eleusinian+god+whose+importance+is+often+neglected%22&lr=&as_drrb_is=q&as_minm_is=0&as_miny_is=&as_maxm_is=0&as_maxy_is=&as_brr=0&cd=1#v=onepage&q=%22An%20Eleusinian%20god%20whose%20importance%20is%20often%20neglected%22&f=false rete.] Por plia informo pri la pruvoj de lia kreskanta graveco por la akademianoj, konsultu ankaŭ Kevin Clinton, "The Sanctuary of Demeter and Kore at Eleusis," ĉe ''Greek Sanctuaries: New Approaches'' (Routledge, [[1993]]), paĝ. 113, kie Eŭbuleo estis priskribita kiel «unu el la ĉefaj dioj de la misteroj, samrange ol [[Triptolemo]]», kaj Pierre Bonnechere, "Trophonius of Lebadea: Mystery Aspects of an Oracular Cult in Boeotia," ĉe ''Greek Mysteries: The Archaeology and Ritual of Ancient Greek Secret Cults'' (Routledge, [[2003]] kaj [[2005]]), paĝ. 181.</ref>
 
== Genealogio kaj identeco ==
Literaturaj tekstoj disponigas nur malmultajn aludojn al la mitaro pri Eŭbuleo. Ekzemple, li ne estis menciita en la ''[[Homeraj himnoj|Homera himno al Demetro]]''.<ref>Clinton, ''Greek Sanctuaries'', paĝ. 113.</ref> De la diferencoj inter genealogioj kaj kruc-identigoj kun aliaj dioj devenas la demando ĉu ĉiuj fontoj en kie aperas formo de tiu nomo aludas la saman figuron.<ref>Susan G. Cole, "Landscapes of Dionysos and Elysian Fields," ĉe ''Greek Mysteries: The Archaeology and Ritual of Ancient Greek Secret Cults'' (Routledge, [[20003]]), paĝ. 199.</ref> [[Diodoro Sicila]] asertis ke li estis filo de [[Demetro]] kaj [[Karmanoro]], kaj patro de [[Karmo (mitologio)|Karmo]], do avo de [[Britomartizo]].<ref>[[Diodoro Sicila]], [http://penelope.uchicago.edu/Thayer/E/Roman/Texts/Diodorus_Siculus/5D*.html#76 ''Historia biblioteko'', 5.76.]</ref> Unu el la ''Orfeaj tabletoj'' konsideras lin filo de Zeŭso, same kiel faras unu el la [[Orfeaj himnoj]].<ref>''[[Orfeaj himnoj|Himno]]'' 30.6, citita de Graf kaj Johnston, ''Ritual Texts'', paĝ. 123–124 (''Himno'' 29 laŭ la traduko de Thomas Taylor).</ref> [[Hesiĥio el Aleksandrio]] identigas lin al [[Plutono (mitologio)|Plutono]],<ref>Laŭlitere, la kap-vorto ĉe Hesiĥio diras: Εὐβουλεύς (sch. Nic. Al. 14) · ὁ Πλούτων. παρὰ δὲ τοῖς πολλοῖς ὁ Ζεὺς ἐν Κυρήνη (''Eubouleus: ho Ploutôn. para de toîs polloîs ho Zeus en Kyrene''), 643 (Schmidt).</ref> kiu ankaŭ estis salutita kiel ''Eŭbulo'' en la ''Orfea himno al Plutono'', sed aliaj kuntekstoj distingas la du diaĵojn.
 
En la orfea tradicio, Eŭbuleo estas filo de [[Disaŭlo]] kaj frato de Triptolemo. Kun tiu lasta, li donas konsilon al Demetro kiam ŝi estis serĉanta sian filinon Persefono, forrabita de Hadeso.<ref>{{citaĵo el libro |titolo=Early Greek myth: a guide to literary and artistic sources |familia nomo=Gantz |persona nomo=T. |jaro=[[1993]] |eldoninto=[[Johns Hopkins University Press]] |loko=[[Baltimoro]] |isbn=9780801844102 |paĝoj=66 |url= }}</ref>
== Arta prezentado ==
== Arta prezentado ==
[[Dosiero:Ideal framställning av eleusinska jämte atenska gudomligheter och eleusinska präster, Nordisk familjebok.png|eta|300px|<center>En ĉi tiu desegnaĵo de figuroj ĉirkaŭj la kolo de la ''[[Regina Vasorum|Reĝino de la vazoj]]'' (bildigita centre) la porkisto kun nuda brusto ĉe pozicio 8 tre eble estas Eŭbuleo.</center>]]
En vid-prezentadoj, Eŭbuleo similas [[Jakĥo]]. Ambaŭ estas ofte bildigitaj kun "revema" aŭ "mistika" esprimo,<ref>{{citaĵo el libro |titolo=''The Greek Mysteries'' |familia nomo=Birachi |persona nomo=Ugo |jaro=1976 |eldoninto=Brill |loko= |isbn= |paĝoj=24 |url=https://books.google.com/books?id=PxOeT0NWzwoC&pg=PA24&dq=%22Praxitelian+head,+possibly+of+Eubuleus%22&lr=&as_drrb_is=q&as_minm_is=0&as_miny_is=&as_maxm_is=0&as_maxy_is=&as_brr=0&cd=1#v=onepage&q=%22Praxitelian%20head%2C%20possibly%20of%20Eubuleus%22&f=false rete. }}</ref> kaj longa hararo kombita en speciala maniero,<ref>"Archaeological News" (nesubskribita), ĉe ''American Journal of Archaeology'' 10, paĝ. 552, [[1895]] [https://books.google.com/books?id=kD0SAAAAYAAJ&pg=PA552&dq=Eubuleus&lr=&as_drrb_is=q&as_minm_is=0&as_miny_is=&as_maxm_is=0&as_maxy_is=&num=100&as_brr=3&cd=8#v=onepage&q=Eubuleus&f=false rete.]</ref> kaj troviĝas prezentadoj de ambaŭ kiel torĉistoj. Kelkaj fakuloj asertas ke Eŭbuleo estas unu el la figuroj de la tiel nomata ''[[Regina Vasorum|Reĝino de la vazoj]]'', [[hidrio]] de meze de la [[4-a jarcento a.K.]] malkovrita en [[Kumo]] kiu bildigas kelkajn figurojn rilantaj al la Eleŭzisa mitaro.<ref>[[Karl Kerényi]], ''Eleusis: Archetypal Image of Mother and Daughter'' ([[Princetown University Press]], [[1967]]), paĝ. 153 kaj sekv. Tradukita de la germana versio de 1960.</ref><ref>Clinton, ''The Mysteries of Demeter and Kore'', paĝ. 350.</ref>
Sulpta kapo plejofte atribuita al la [[Ateno|atena]] artisto [[Praksitelo]] foje estis konsiderata kiel bildigo de Eŭbuleo. Malkovrita fare de arkeologoj en [[1883]] en la ''[[Plutonion]]'' de [[Eleŭziso]], ĝi ankaŭ povas esti prezentado de Triptolemo. Alternative, la kapo eble estas idealigita portreto de la tipo ofte farita de [[Aleksandro la Granda]], aŭ eble de [[Demetrio la 1-a Poliorketes]], ĉar ĝi plenumas la priskribojn de [[Plutarko]].<ref>[[Plutarko]], ''[http://www.attalus.org/old/demetrius1.html Vivo de Demetrio]''; ''American Journal of Archaeology'' 10 ([[1895]]), paĝ. 552.</ref> Tamen, la identigo al Eŭbuleo estas bazita sur komparoj kun aliaj skulptaj kapoj kiuj javas la saman nomon gravurita, krom la apero de tiu nomo en bazo malkovrita aparte, sed ankaŭ ĉe la ''Plutonion'' de Eleŭziso.
 
== Mita rakontaro ==
[[Dosiero:Piglet carrier Louvre MNB1714.jpg|eta|<center>Asistantino portanta porkidon kaj torĉon, [[terakoto|terakota]] statueto el [[Eleŭziso]].</center>]]
La [[skolio|skolioj]] pri [[Lukiano]]<ref>Noto pri la referenco al la [[Tesmoforioj]] en ''Dialogoj de la korteganoj'', 2.1., de [[Lukiano]].</ref> mencias ke Eŭbuleo estis porkisto kiu estis manĝigante siajnsian bestojnbeston ĉe la eniro al submondo kiam [[Persefono]] estis forkaptita fare de [[Plutono (mitologio)|Plutono]]. Lia porko estis englutita de la tero kune kun li, kiam la dio de la mortintoj eniris en sian regnon kun la ĵusforkaptita junulino. La skolio prezentas tiun rakontan elementon kiel ''[[Origina mito|etiono]]'' por la ritaro de la [[Tesmoforioj]], en kiu porketo estis ĵetita en oferfosaĵon
(''megara'') dediĉitan al [[Demetro]] kaj Persefono.<ref>[[Klemento de Aleksandrio]], ''Protrepticus'' 11.20.2.</ref> Ritaj asistantoj nomiĝintaj ''versujistoj'' (ἀντλήτριαι, ''antlêtriai'') tiam descendis en la fosaĵon kaj prenis la putrajn restaĵojn, kiuj estis metitaj sur altarojn, miksitaj kun semoj kaj poste plantitaj.<ref>John Fotopoulos, ''Food Offered to Idols in Roman Corinth: A Social-Rhetorical Reconsideration'' (Mohr Siebeck, [[2003]]), paĝ. 74–74 [https://books.google.com/books?id=Bhu9UDfWKkgC&pg=PA74&dq=Eubouleos+OR+Eubolos+OR+Euboleos+OR+Euboleus&lr=&as_drrb_is=b&as_minm_is=0&as_miny_is=1972&as_maxm_is=0&as_maxy_is=2010&num=100&as_brr=3&cd=8#v=onepage&q=Eubouleos%20OR%20Eubolos%20OR%20Euboleos%20OR%20Euboleus&f=false rete]; Taylor-Perry, ''The God Who Comes'', paĝ. 34. La fragmento en la skolioj pri Lukiano troviĝas en la eldono de Rabe, [https://books.google.com/books?id=ytRMAAAAYAAJ&pg=PP4&dq=intitle:scholia+inauthor:rabe&lr=&as_drrb_is=q&as_minm_is=0&as_miny_is=&as_maxm_is=0&as_maxy_is=&num=100&as_brr=3&cd=1#v=onepage&q&f=false paĝ. 275–276.]</ref> Fosaĵoj riĉaj je organika materio en Eleŭziso estis konsiderataj kiel indico pri tio, ke Tesmoforio estis organizata tie, same kiel en aliaj [[demoj]] en [[Atiko]].<ref>Clinton, ''Greek Sanctuaries'', paĝ. 113.</ref> Eŭbuleo plenumas, do, rolon en la kultado ĉe Eleŭziso kiel akompananto de Persefono en ŝia reveno el Postmondo.
 
En harmonio kun lia rita aliro al la mitaro kaj aliaj temoj, [[James Frazer]] opiniis en sia ''La Ora Branĉo'' ke la porkoj, pli ol simplaj akompanantoj de Persefono en ŝia malsupreniro, origine estis veraj ĉefroluloj de la rakonto, reprezentante la vegetaran diaĵon, la grajnan spiriton kiu poste [[Antropomorfismo|antropomorfiĝis]] en la junan diinon.<ref>[[James Frazer|FRAZER, James]], ''The Golden Bough: Spirits of the Corn and of the Wild'' ([[Londono]], [[1912]]), vol. 2, paĝ. 19 [https://books.google.com/books?id=wngIAQAAIAAJ&pg=PA19&dq=Eubuleus&lr=&as_drrb_is=q&as_minm_is=0&as_miny_is=&as_maxm_is=0&as_maxy_is=&num=100&as_brr=3&cd=13#v=onepage&q=Eubuleus&f=false rete.] Frazer verŝajne ne atentigis la surskribajn atestojn rilantaj al Eŭbuleo.</ref>
[[Kategorio:Forrabo de Persefono]]
[[Kategorio:Dioj pri postmorto]]
[[Kategorio:Epitetoj de Zeŭso]]
[[Kategorio:Epitetoj de Hadeso]]
[[Kategorio:Epitetoj de Dionizo]]
14 677

redaktoj