Eŭmolpo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Linio 63:
[[Dosiero:NAMA Triade éleusinienne.jpg|eta|175px|<center>[[Demetro]] kaj [[Persefono]] inicias [[Triptolemo]]n en la [[Eleŭzisaj misteroj]], laŭ votiva basoreliefo marmora.</center>.]]
Krom ties, de la antaŭe priskribita, '''Eŭmolpo''' estis ankaŭ la nomo de la jenaj personoj de la greka mitologio:
# Eleŭzisa frato de Triptolemo ykaj [[Eŭbuleo]]. Eŭmolpo estis paŝtisto, kaj Eŭbuleo porkisto, dum Triptolemo zorgadis pri la brutaro de ilia patro. Kiam Demetro senespere serĉadis sian filinon [[Persefono]], Triptolemo sciigis ŝin pri kio okazis al ŝi. Eŭmolpo estis en la kamparo kiam la grundo malfermiĝis kaj fendo englutis lian porkaron. Subite aŭdeblis terura hufobruo kaj ĉaro tirata de kvar nigraj ĉevaloj subeniris tra tiu terfendo. La vizaĵo de la konduktisto estis nevidebla, sed li portis kriantan junulinon kun si. Eŭbuleo rakontis ĉion kion li atestis al Eŭmolpo, kiu faris konatan bedaŭrokanton kun tiu temo. Pro tiu informo la diino rekonis la forrabanton de sia filino, kaj dankeme instruis al Eŭmolpo, Triptolemo kaj al ilia patro la sakralajn misteroj. Do, ĉi tiu Eŭmolpo certe temas pri varianto de la figuro unue priskribita, aŭ de unu el tiuj kiuj poste unuiĝis en la mita evoluo<ref>[[Robert Graves]]. ''[[The Greek Myths]]'', 34</ref>.
# [[fluto|Flutisto]] kiu mensoge atestis kontraŭ [[Teno]] kiam tiu lasta estis akuzita je klopodo amori kun la dua edzino de sia patro. Danke al la falsaĵo de Eŭmolpo, Teno estis elpatrujigita, sed iom poste oni malkovris la veron kaj la patro de Teno, [[Cikno]] ŝtonumis Eŭmolpon ĝismorte<ref>Pseŭdo-Apolodoro. ''[[Epitomo]]'', 3.24.</ref>.
# Laŭ ''[[Suido]]''<ref>''Suido''. s.v. ''Muzeo''.</ref>, Eŭmolpo ne estis la patro, sed filo de Muzeo el Ateno.