'''[[Gabrielo|Gábor]] DEVECSERI''' [deveĉeri], [[hungare]] '''Devecseri Gábor''' estis [[hungaroj|hungara]] [[poeto]] kaj, elstara [[tradukisto]] de la greka kaj latina [[literaturo]]j, altlerneja [[instruisto]]. Lia [[patrino]] estis [[Erzsébet Devecseriné Guthi]].
LiGábor Devecseri naskiĝis la [[27-an de februaro]] [[1917]] en [[Budapeŝto]]., Lili mortis la [[31-an de julio]] [[1971]] en Budapeŝto.
== Biografio ==
LiGábor Devecseri frekventis [[gimnazio]]n en Budapeŝto, kaj jam tiam aperis lia debuta poemlibro. Li sekvis stilojn de [[Dezső Kosztolányi]], [[Antal Szerb]] kaj [[Mihály Babits]]. En [[1938]] li tradukis ĉiujn verkojn de [[Katulo]]. En la sekva jaro li akiris [[diplomo]]n en la [[universitato]] kaj en [[1942]] li jam havis alian diplomon por [[pedagogo]]. La tiamaj poemoj apartenis al la 3-a periodo de [[Nyugat]], dume li havis postenon en [[biblioteko]]. Post la [[2-a mondmilito]] li instruis en la universitato kaj aliĝis al literatura rondo de [[komunisto]]j. Li ricevis [[premio Kossuth|premion Kossuth]] en [[1953]] kaj ankaŭ aliajn premiojn. En [[1956]] li apogis la [[revolucio]]n. Li estis [[framasono]].