Kanelo: Malsamoj inter versioj

562 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right| → |dekstra| (2) per AWB)
 
Aparte, '''ŝraŭbkanelo''' en [[tekniko|teknika]] lingvaĵo estas helica kanelaĵo en [[ŝraŭbo| ŝraŭba]] [[bolto]], servante por turnante enigi respektive fiksi ŝraŭbon en iu materialo.
 
==En arkitekturo==
Laŭ la origina senco de la vorto, '''kanelado''' estas la sulkigo de objekto, plej ofte de [[kolono]] aŭ de [[pilastro]], per vertikalaj kaj konkavaj kaneloj, do sulkoj. Tia dekorado troveblas ĉefe en la arkitekturo de la [[antikva epoko]] kaj en tiu de pli postaj epokoj orientiĝanta laŭ la antikva - ĉefe en la [[renesanco]] kaj en la [[klasikismo]]. Kiel dekora motivo ĝi ankaŭ transpreniĝis al la konstruado de [[meblo]]j, artaj metiaĵoj kaj metalaj objektoj.
 
Kolonoj de la [[dorika ordo]] kutime havas 20 malprofundajn kanelaĵojn. Kolonoj el la [[Ionika ordo|ionika]] kaj [[Korinta ordo|korinta]] ordoj kontraste - almenaŭ ekde la "klasika" epoko de [[antikva Grekio]] (ĉirkaŭ la jaroj 500 ĝis 336 a.K.) - kutime havas 24 kanelaĵojn interdividitajn per malvasta interspaco. Se oni vidas kolonan segmenton de supre aŭ sube, la kanelaĵoj aspektas duoncirkle, kaj en la supra kaj suba finaĵoj de kolono ankaŭ kutime finiĝas duoncirkle. En la finaĵojn de ĉiu kanelaĵo de klasika kolono do eblus enmeti kvaronan kuglon.
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''Kaneli''' estas ''Fari neprofundan, mallarĝan sulkon sur metalo, ligno, ŝtono.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 104.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el hebrea ''caneh'' (kano, kavaĵo) kaj de tie la latina ''canalare''. Kaj li aldonas terminojn ''kanelo'', por ''mallarĝa, neprofunda sulko''; kanelado, kanelaro, kanelujo, kanelilo.<ref>Azorín, samloke.</ref>
<!-- daŭrigota -->
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
 
[[Kategorio:Antikva arkitekturo]]
202 121

redaktoj