Kanopo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
'''Kanopo''' estas markigo de unu el kvar ujoj, kiuj en [[Antikva Egipto]] servis por meti la internajn organojn elkorpigataj el la korpo de mortinto dum [[mumiigo]]. La nomo estis en novepoko derivita de nomo de urbo [[Kanób]] fare de eŭropaj antikvaĵistoj, kiuj erare intermiksis kanopojn kun loka aspekto de [[egiptaj dioj|dio]] [[Oziriso]], adorata ĉi tie de [[ptolemeoj|ptolemea]] periodo en aspekto de vezika vazo kun homa kapo.
 
==Priskribo==
La kanopoj estas dokumentitaj unue ekde la 4-a dinastio, kutime troviĝanta ekde la periodo de la 5-a dinastio. Ili estis farataj el [[kalkŝtono]], [[alabastro]], [[fajenco]], [[ceramiko]], pli poste eĉ el [[bronzo]]. Devene ili estis kovritaj per plata kovrilo kutime el la sama materialo (sed iam ankaŭ per [[ligno|ligna]]), ekde la unua dumtempa periodo la kovrilo havadis aspekton de homa kapo, ofte kun aspekto de la mortinto. Ekde la fino de la 18-a dinastio la kovrilo de ĉiu el la kanopoj havis aspekton de unu el kvar sepultaj [[egiptaj dioj]] - la t.n. filoj de [[Horuso]], kiuj estas konsiderataj kiel ŝirmantoj de la metitaj organoj en la kanopoj:
 
Linio 14 ⟶ 15:
 
Ekde la 12-a dinastio la kanopoj estadis metataj en apartan kanopna ujon (iam kunmetita el pluraj enmetitaj en sin ujojn) en aspekto de malpligrandigita ĉerko (pli poste de diversaj formoj, ekz. modelo de [[naoso]]) kaj tiel ĉi laŭ spacaj eblecoj lokigataj en orienta niĉo de sepulta ĉambro. Ekde la periodo de la 21-a dinastio, kiam okazas pliperfektigo de la tekniko de mumiigo, la internaĵoj de la mortinto metataj en la kanopojn, sed farinte la mumiigon ili estis metataj en pakumetoj reen en la korpon. Sed la kanopoj, kiuj restis plu parto de la sepulta ekipaĵo, restadis aŭ malplenaj aŭ ili entute ne estis faritaj kiel kavaj. Intermita reviviĝo de ilia funkcio okazis en la periodo de la 26-a dinastio dum la t.n. saja renesanco.
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''Kanopo''' estas ''Antikv vazo kronita per homa aŭ besta kapoformo; ĝi troviĝas en multaj egiptaj tomboj, laŭŝajne por enhavi la intestojn de la mortinto. Egipta dio reprezentita per tiaj vazoj.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 104.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el ''Kanopo'', propra nomo de Egipta urbo, kaj de tie la latina ''canopus''.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
 
{{projektoj}}