Dimetiltriptamino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
DMT havas relative mallongan agadodaŭron, intensajn efikojn kaj rapidan ekkomencon. Tial DMT estis konata kiel la "negocista vojaĝo" dum la 1960aj jaroj en Usono, ĉar uzanto povis atingi la plenan profundon de psikedela sperto en konsiderinde malpli da tempo ol per aliaj drogoj kiaj [[LSD]] aŭ [[Psilocibinaj fungoj|psilocibinaj fungoj.]] DMT povas esti enspirita, injektita aŭ trabuŝe enstomakigita kaj ĝiaj efikoj dependas de la dozo. Kiam enspirita aŭ injektita, la efikoj daŭras mallongan periodon de tempo: de ĉirkaŭ 5 ĝis 15 minutoj. Efikoj povas daŭri 3 horojn aŭ pli kiam trabuŝe enstomakigita kune kun MAO-inhibilo, kiel la ajahuaska vino en la tradicia [[ajahuasko]] de multaj indiĝenaj [[Amazona arbaro|amazonaj]] triboj. DMT povas produkti vivecajn mistikajn spertojn kun eŭforio kaj dinamikaj [[Halucino|halucinoj]] de [[Geometrio|geometriaj]] formoj, pli altaj inteligentuloj, [[Ekstertera vivo|eksterteruloj]], [[Elfo|elfoj]] kaj [[Dio]].
 
Ĝi estas [[struktura analogaĵo]] de [[serotonino]] kaj [[melatonino]] kaj [[funkcia analogaĵo]] de aliaj psikedelikaj triptaminoj kiaj [[4-AcO-DMT]], [[5-MeO-DMT]], [[5-HO-DMT]], [[psilocibino]] (4-PO-DMT), kaj [[psilocino]] (4-HO-DMT).
 
[[5-MeO-DMT]], psikedelika drogo strukture simila ol ''N'',''N''-DMT, estas fojfoje misnomata DMT. Kiel blanka, kristaleca solido, ĝi ankaŭ simile aspektas ol pura DMT. Tamen, 5-MeO-DMT estas pli potenca. Ĝia tipa vaporigita dozo estas 5–20 mg, dum la doza gamo de DMT estas iom ĉirkaŭ 20–70 mg.
 
==Fonto==
{{traduko|en|N,N-Dimethyltryptamine|816121426}}
 
[[Kategorio:Drogoj]]