Kolono: Malsamoj inter versioj

1 594 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:National Capitol Columns - Washington, D.C..jpg|thumb|Naciaj Kapitolaj Kolonoj ĉe la [[Usona Nacia Arboreto]] en [[Vaŝingtono]].]]
[[Dosiero:Schema Saeulenordnungen.jpg|300px|eta]]
'''Kolono''' estas rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenas. En klasika arkitekturo ĝi estas komponata de tri partoj: nome [[bazo (arkitekuro)|bazo]] ([[bazamento]]), [[fusto]] kaj [[kapitelo]].
 
==Tipoj kaj konceptoj==
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''kolono''' estas ''Alta cilindro, foje multflanka prismo, or subteni aŭ ornami, kies ordinaraj partoj estas bazo, fusto k. kapitelo.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 114.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la latina ''columna'', el ''columen'' (apogo). Kaj li aldonas la terminojn ''kolonaro'', por vico de kolonoj, kaj interkolono, monolita kolono, ŝtona kolono, ŝtala kolono, afiŝa kolono, akvokolono, hidrargokolono, miliara kolono.<ref>Azorín, samloke.</ref> Ĉiam laŭ Azorín oni povas dividi kolonojn jene:
* Laŭ la nombro de kolonoj aŭ de sia antaŭa kolonaro, la konstruaĵo nomiĝas: [[dustilo|dustila]] (dukolona); [[tetrastilo|tetrastila]] (kvarkolona); [[heksastilo|heksastila]] (seskolona); [[okastilo|okastila]] (okkolono); [[eneastilo|eneastila]] (naŭkolonja); [[dekastilo|dekastila]] (dekkolona); [[dodekastilo|dodekastila]] (dekdukolona); hekatonstila (centkolona).
* Laŭ la dispono de iliaj kolonaroj, la konstruaĵo nomiĝas: aptera (senkolona); monoptera (unu sola vico de kolonoj ĉirkaŭe); diptera (kun duobla kolonaro); prostila (kun antaŭa kolonaro); anfiprostila (kun antaŭa k. malantaŭa kolonaro); periptera (kun ĉiuflnka kolonaro)...
* Laŭ la interkolona distanco: piknostila, sistila, eŭstila, diastila, areostila, areosistila.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
En figura senco, militkolono estas formiĝo de soldataro kunmarŝanta en unu aŭ pluraj vicoj, en kiu la vicaro evidente pli longas ol larĝas.
* [[Pilastro]]
* [[Steleo]]
 
== Notoj ==
{{referencoj}}
 
== Aliaj projektoj ==
[[Kategorio:Konstruaĵoj]]
[[Kategorio:Struktura inĝenierado]]
[[Kategorio:Konstruado]]
[[Kategorio:Arkitekturo]]
204 651

redaktoj