Heidi: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn forigis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
|noto =
}}
'''Heidi''' [hajdi] estas 5- ĝis 8-jara knabino el la junularaj romanoj de [[Johanna Spyri]], kies unuaj eldonoj aperis en du volumoj en [[1880]] kaj [[1881]]. Heidi estas fama evoluromano, kiu rakontas fiktivan junecan biografion de sivsasvisa orfknabino. La romano tamen portas multajn aŭtobiografiajn trajtojn de Johanna Spyri.
 
== Unua volumo ==
La unua volumo sub la titolo "La migro- kaj lernojaroj de Heidi" (en la germanlingva originalo "Heidis Lehr- und Wanderjahre"<ref>[http://www.deutschestextarchiv.de/book/view/spyri_heidi_1880?p=7 Enretigo de la originala eldono de 1980 en la retejo de DTA, konsultita 2016-01-30]</ref>) temas pri la forporto de Heidi al Frankfurto, tiesŝia vivo en la senjora domo Sesemann kaj ŝia reveno al Svislando. Heidi vivas ĉe sia avo en la [[Svislando|svisa]] montaro en vilaĝo [[Maienfeld]], [[Grizono]], kaj ĝuas tie feliĉan vivon. Ŝi ŝatas salti sur la alpaj paŝtejoj, enspiri la freŝan aeron, flari la odoron de la floroj kaj endormiĝi en fojna lito sub la stelplena ĉielo. Sed iun tagon ŝia onklino kontraŭ ŝia volo forportis ŝin al la granda imperia urbo [[Frankfurto ĉe Majno|Frankfurto]], kie ŝi en senjora domo devus servi kiel kunulino de paralizita knabino Klara kiel kunulino, sed hejmsopiro ŝin turmentas …
 
La ĉefaj roluloj krom Heidi estas ŝia avo Alponĉjo ([[germana|germane]] en la originala eldono ''Alm-Oehi'' aŭ en postaj eldonoj ''Alpöhi''), kiun ĉiu opinias apartiĝema strangulo, la paŝtista knabo Kapro-Petro (''Geißen-Peter'' aŭ ''Ziegen-Peter'') kaj Klara, knabino el Frankfurto sidanta en [[rulseĝo]].
 
==Pra-Heidi==
Fakte ekzistis jam romano, kiu traktis la motivon de orfinfano el la Alpoj de la germana verkisto Hermann Adam Kamp, kiu aperis en la 1830-aj jaroj sub la titolo "Adelaide, das Mädchen vom Alpengebirge" (Adelaide, la knabino de la alpmontaro), kiu temas pri knabino, kiu vivas sur alpopaŝtejo ĉe sia avo, devas forlasi sian hejmon, kaj poste ricevinte hejmsopiron revenas. Estas verŝajne, ke Johanna Sypri konis tiun verkon, kiam ŝi skribis sian Heidi, tamen la du verkoj estas neniel kompareblaj, ĉar Heidi de Johnanna Spyri ja nur fariĝis tiel signifa verko pro la komplekseco de ĝiaj figuroj, kiuj estas multfacetaj personecoj.<ref>Sieglinde Geisel: [http://www.nzz.ch/die-maer-vom-ur-heidi-1.5448506 "Die Mär vom Urheidi" (La fabelo pri Pra-Heidi)] en [[Neue Zürcher Zeitung]], eldono 2010-04-15, reta eldono konsultita 2016-01-30</ref>
 
==La figuro de Heidi en la literatura kunteksto==
 
==Heidi en filmo==
La unua mutfilmo pri Heidi aperis jam en 1920 sub la reĝisorado de Frederick A. Thomson<ref>[http://www.imdb.com/name/nm0861002/ Filmografio pri Frederick A. Thomson, retejo de IMBd, konsultita 2016-01-30]</ref> en Usono. Ek de tiam aperis multnombraj kinejfilmoj, televidaj serioj kaj desegnofilmoj pri la historio de Heidi. La plej nova Heidi-filmo aperis en 2015 sub la reĝisorado de Alain Gsponer, kun Anuk Steffen (kiel Heidi), Peter Lohmeyer (kiel Sebastiano), Bruno Ganz (kiel Alponĉjo), Katharina Schüttler (Fraŭlino Rottenmeier) kaj Maxim Mehmet (Senjoro Sesemann).
 
==Multaj novaj versioj post la finiĝo de la kopirajtoj==
Sennoma uzanto